Dafno (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia persono. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Dafno (apartigilo).

Pajno instruas Dafnon (Romia kopio de greka skulptaĵo de Heliodoro de Rodiso)

En la helena kaj , ĉefe en la romia mitologioj, Dafno estis sicilia paŝtisto, al kiu oni atibuas la kreon de la bukolika poezio. Li estis filo de Hermeso kaj de nimfo, kiu, post la nasko, forlasis lin en bosko da laŭro apud la urbeto Assoro, en la Provinco de Enna.

Mito[redakti | redakti fonton]

Li lernis kanton kaj muzikon de Pajno, kiu estis ĉu lia amanto, ĉu lia duona frato. Protektis lin la Muzoj, kiuj inspiris al li la amon por la poezio. Li kultis Dionizon, kaj disvastigis, per la poezio, tiun kulton ĉe la paŝtistojn.

Najado (ĉu Ekvenaja, ĉu Kzena, ĉu Nomia, ĉu Lica...) iĝis lia amantino, kaj faris lin ĵuri, ke li neniam amoru kun aliulo, sub minaco iĝi blinda se li perfidus. Li portempe restis fidela sed, drinkinte kun princino, li cedis al ŝia ĉarmo. Li tiam perdis la vidon (aŭ, laŭ aliaj fontoj, ŝanĝiĝis al ŝtono).

Li poste provis konsoli sin kantante kaj muzikante fluton, sed fine falis (aŭ ĵetis sin) de klifo.

Post lia morto, li estis akceptita en Olimpon inter la gedioj. Li estis kultita en la kamparo samrange kiel Dionizo, Demetra kaj Apolono.

Vergilio dediĉis al li la kvinan eklogon de Bukolikoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]