Dallenwil

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dallenwil
Blazono de Dallenwil
Dallenwil
Kantono Nidvaldo
Distrikto En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46°56′4″N 8°23′30″O  /  46.93444°N, 8.39167°O / 46.93444; 8.39167 (Dallenwil)Koordinatoj: 46°56′4″N 8°23′30″O  /  46.93444°N, 8.39167°O / 46.93444; 8.39167 (Dallenwil)
Nombro de enloĝantoj 1775
Areo 15,48 km²
Alteco 545 m super marnivelo
Poŝtkodo 6383
Komunumkodo 1503
Mapo de Dallenwil

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Dallenwil estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 1775 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio [redakti]

Dallenwil situas oriente de la monto Stanserhorn ĉe la orienta bordo de la rivero Engelberger Aa. Al la komunumo apartenas la setlejoj Chapellendorf, Dürrenboden, Hinter-Dallenwil, Mühledorf, Oberau, Ober-Dallenwil, Städtli, Vorder-Dallenwil, Wiesenberg, Wirzweli kaj Wissifluh.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Dallenwil limas en norokcidento al Ennetmoos, en nordo al Stans, en nordoriento al Oberdorf, en oriento kaj sudo al Wolfenschiessen, kaj en okcidento al Kerns (OW).

Trafiko [redakti]

Dallenwil disponas pri stacidomo ĉe la etŝpura trajnlinio de Lucerno al Engelberg. Aertelfero kondukas de la vilaĝo al Wirzweli. Alia aertelfero kondukas al Niederrickenbach.

Historio [redakti]

La unua dokumenta mencio de Dallenwil datiĝas el la jaro 1190 kiel Telliwilare.

Eksteraj Ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retejo de la komunumo Dallenwil
Ekstera ligilo   Dallenwil en la Historia Leksikono de Svislando


Komunumoj de Kantono Nidvaldo
Wappen Nidwalden matt.svg
Stanser Horn 2a.jpg

Beckenried - Buochs - Dallenwil - Emmetten - Ennetbürgen - Ennetmoos - Hergiswil - Oberdorf - Stans - Stansstad - Wolfenschiessen