Damo de Ibizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 11:21, 11 mar. 2013 farita de Seminario (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Damo de Ibizo.

La Damo de Ibizo estas skulptaĵo el argilo 47 centimetrojn alta kiu datas el la 3-a jarcento a.K. Ĝi estis trovita en la nekropolo situanta ĉe la Puig des Molins en la insulo Ibizo, en la Balearoj, Hispanio. Ĝi estis realigita per muldilo kaj havas kavaĵon en sia malantaŭa (dorsa) flanko, kiu estas karaktero kunhavata kun ĉiuj aliaj "damoj" de epoko ibera, kiu estis supozite ujo por gardi relikvojn, proponNojn aŭ pli verŝajne funebrajn cindrojn. Temas pri reprezento de diino kartaga, plej verŝajne Tanit, rilata kun la fenica diino Astarteo. Prezentas ornamon tre riĉan kaj laŭ vestaro kaj laŭ juvelaro.

Plej figuroj trovitaj en la nekropolo de Puig des Molins estas reprezentoj de diinoj, preskaŭ ĉiam el greka influo ĉar oni supozas, ke estis dum jarcentoj granda etna rilato ekde la Granda Grekio (antikva nomo de la grekaj kolonioj de suda Italio).

Ĝi troviĝas ekspozicie en la Arkeologia Muzeo de Madrido.

Vidu ankaŭ

Besteto de Balazote
Damo de Elĉo
Dama de Galera
Damo de Baza
Granda Damo Oferente de la Monto de la Sanktuloj
Damo