Darvas
Darvas (darvaŝ), estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Berettyóújfalu. La nomo signifas grua.
Bazaj informoj
- Areo: 42 km²
- Loĝantaro: 670
- Poŝtkodo: 4144
- Telefonprefikso: 54
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, proksime de Berettyó, laŭ ĉefvojo Berettyóújfalu-Szeghalom. Berettyóújfalu estas proksime.
Historio
La komunumo estis menciita unuafoje en 1391. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, kiun hungaroj kaj rumanoj refondis en la 18-a jarcento. En 1919 la rumanoj okupis ankaŭ tiu ĉi vilaĝon.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas kalvinana kaj grekokatolika preĝejo. Apud la vilaĝo fiŝlago troviĝas.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, apoteko, bebohelpa servo.
Famuloj
En Darvas naskiĝis Lajos Erőss (episkopo).