Szeghalom
Szeghalom (seghalom) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en subregiono Szeghalom, kies centro estas. Halom signifas kurgano trovataj ĉe la urbo, szeg estas loko grandparte ĉirkaŭita de riveroj.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 217 km²
- Loĝantaro: 10100
- Poŝtkodo: 5520
- Telefonprefikso: 66
Geografio [redakti]
Szeghalom situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Berettyó, laŭ ĉefvojo Berettyóújfalu-Mezőberény, laŭ fervojo Gyomaendrőd-Püspökladány, krome estas linio al Vésztő.
Historio [redakti]
La komunumo estas la plej praa en la departemento, menciita en la hungara prakroniko Bilda Kroniko. La unua mencio pri la loko venas el 1067, la fondiĝa dokumento de la abatejo Zásty. Ĝi estis sidejo de distrikta ĉefpastoro en la 13-a jarcento, poste kampurbo ekde la 15-a jc, kun doganprena rajto. Dum la turkoj la urbeto pluvivis, en 1711 finfina setliĝo okazis. En 1794 kalvinana preĝejo, en 1926 gimnazio konstruiĝis. En 1891 ekfunkciis la fervojo Nagyvárad-Gyoma. En 1984 la komunumo iĝis urbo.
Vidindaĵoj estas preĝejo, kies turo estas 44 m-ojn alta, kasteloj de D'Orsay kaj de Kárász, la lasta estas studenthejmo.
Ĝemelurboj de la urbo estas: