David Van Reybrouck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David van Reybrouck en 2010, kiam li gajnis la Libris-premion pri historio.

David Grégoire Van Reybrouck [van rejbruk] (naskiĝis en la 11-a de septembro 1971 en Bruĝo), estas belga sciencisto, historiisto kaj verkisto.

Familio

David Van Reybrouck pasis sian junaĝon en Assebroek, kvartalo de Brugge. Avo de patrina flanko, Grégoire De Bouvere, profesie estis librobindisto kaj krome aktivis en lokaj kulturaj kaj politikaj medioj. Lia patro, Dirk Van Reybrouck, estis inĝeniero. De 1962 ĝis 1966 li laboris por konga fervojkompanio en Likasi (tiam Jadotville)

Biografio

Li studis arhêologion kaj filozofion ĉe la Katolika universitato de Loveno. Poste li ankoraŭ studis kaj laboris en diversaj urboj (Kembriĝo, Lejdeno, Barcelono, Parizo). Li nun loĝas en Bruselo kiel profesia verkisto.

En 2001 aperis lia unua literatura verko, De Plaag (La Plago), aŭtobiografia kaj ĵurnalisma libro pri Sud-Afriko. Li ankaŭ verkis poezion kaj teatraĵojn.

Kongo

Komence de 2010 aperis lia libro Congo. Een geschiedenis (Kongo. Historio), pri la iama belga kolonio. La libro estas ĝenerale laŭdata ; kritikemaj rimarkoj maloftas. Fine de 2010 la eldonkvanto superis 150.000 ekzemplerojn, grandega cifero por nederlandlingva eldonaĵo. Jam aperis germana kaj franca tradukoj; tradukoj al angla kaj aliaj lingvoj estas preparataj.

G1000

David Van Reybrouck estas la ĉefa iniciatinto de la projekto G1000, kiu ekestis en 2010-2011 post longdaŭra politika krizo en Belgio. Ĝi celas diskutigi ordinarajn civitanojn pri politiko.

Eksteraj ligiloj