Dehivala-Maunt Lavinia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dehivala-Maunt Lavinia
antaŭurbo
Administrado
Ŝtato  Srilanko
Provinco Okcidenta Provinco
Demografio
Loĝantaro 234 559  (2021) [+]
Loĝdenso 28 805 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 50′ N, 79° 53′ O (mapo)6.839722222222279.875833333333Koordinatoj: 6° 50′ N, 79° 53′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 8,14 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Dehivala-Maunt Lavinia (Srilanko)
Dehivala-Maunt Lavinia (Srilanko)
DEC
Dehivala-Maunt Lavinia
Dehivala-Maunt Lavinia
Situo de Dehivala-Maunt Lavinia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dehiwala-Mount Lavinia [+]
vdr
Marborda panoramo de Dehivala-Maunt Lavinia

Dehivala-Maunt Lavinia, laŭ sinhala lingvo දෙහිවල-ගල්කිස්ස, laŭ tamila lingvo தெஹிவளை-கல்கிசை estas unuigita, marborda, la plej granda antaŭurbo de Kolombo (urbo) en Srilanko en Okcidenta Provinco.

Vojo en Dehivala-Maunt Lavinia
Mapo pri Srilanko, kie apud Kolombo estas videbla Dehivala-Maunt Lavinia (la surskribo estas "Mount Lavinia")

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dehivala-Maunt Lavinia estas situanta tuj sude de urbocentro de Kolombo laŭ Hinda Oceano.

Hotelo de Maunt Lavinia
Marbordo de Maunt Lavinia

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Bura milito la britoj establis tie koncentrejon, dum la 2-a mondmilito militistan hospitalon.

Dehivala-Maunt Lavinia estas unuigita urbego, la fondintaj komunumoj estas Dehivala, banloko Maunt Lavinia kaj kelkaj malpli gravaj urbetoj.

Dehivala[redakti | redakti fonton]

La iama sendependa urbo Dehivala havis rapidan industriiĝon en la malfrua 20-a jarcento. Ankaŭ grandaj vendejoj trovis tie liberajn lokojn.

Maunt Lavinia[redakti | redakti fonton]

Tiu loko estis fama banloko pro la maraj plaĝoj, eĉ aparta strando por samseksemuloj troviĝas ĉi tie. La ĝermo de la loko estis domo de guberniestro en la fruaj 1800-aj jaroj. Lavinia estis knabino, pri kiu oni konas legendon. Ekzistas ankaŭ aliaj klarigoj pri Lavinia. Ekde 1947 la domo iĝis hotelo. Maunt Lavinia ankaŭ fanfaronas pri prestiĝa kolegio.

Strando en Maunt Lavinia

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉefŝoseo laŭ la marbordo tuŝas la unuigitan urbegon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Dehivala-Maunt Lavinia estas ekvatora. La temperaturo varias inter 24-31 °C. Jare pluvas po 2402 mm, en ĉiuj monatoj ofte pluvas, tamen en januaro kaj februaro iom malpli.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • la menciita hotelo Maunt Lavinia estas nun komforta hotelo
  • en Dehivala estas bestoĝardeno, la plej granda en Azio
  • pluraj temploj
  • plaĝoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]