Delhy Tejero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Delhy Tejero
Persona informo
Naskonomo Adela Tejero Bedate
Aliaj nomoj Delhy Tejero
Naskiĝo 30-an de novembro 1903 (1903-11-30)
en Toro (Zamora), Provinco Zamoro,  Burbona restaŭrado en Hispanio
Morto 10-an de oktobro 1968 (1968-10-10) (64-jaraĝa)
en Madrido,  Hispanio dum la regado de Franco
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta FernandoUniversitato de Parizo • Residencia de Señoritas
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • murpentristo • ilustristo • art and drawing teacher
vdr

Delhy Tejero, nomo uzita ekde 1929 fare de Adela TEJERO Bedate, (Toro, Zamoro, 1904 – Madrido, 10a de oktobro 1968), estis hispana pentristino kaj desegnistino enkadrigita foje en la nomita «edad de Plata» (Arĝenta Epoko),[1] kaj pli precize en la virina grupo konata kiel Las sinsombrero (La senĉapelulinoj), de la Generacio de la 27-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1925 ŝia patro sendis ŝin al Madrido por ke ŝi studu francan, stenografion kaj fasonadon. Sed Ŝi studis belartojn ekde 1926 en la Akademio de Sankta Fernando de Madrido.[1]​ Tie ŝi amikiĝis kun Maruja Mallo, Remedios Varo kaj Piti Bartolozzi, kiu portretis ŝin kiel moderna belulino, preta aspekti mistere nigre vestita.[1]

Kiam formortis la stipendio, kiu ebligis ŝin vivi kaj studi en Madrido, ŝi ekkunlaboris kiel ilustristino por gazetoj, kiel Estampa, Crónica,​ Blanco y Negro, Nuevo Mundo kaj La Esfera. Eĉ en la 1960-aj jaroj ŝi faros similajn laborojn por ABC kaj Ya. En Narraciones ilustradas / Ilustraciones narradas oni publikigis ŝiajn novelojn “El Madrid azul”, “El agüita que quería volar”, “El clima”, “El aire limpio”, “La nube nubilla”, “El sueñín”, “Isidro, el hijo del Manzanares” kaj porinfanajn rakontojn “El niño al revés”, “El hada Luzbalina”, “Cemeñito” kaj “El Ángel Pedrito”.

Ŝia ekonomia sendepedenco ebligis ŝin loĝi en porvirina universitata rezidejo nome Residencia de Señoritas, direktorita de María de Maeztu, dum kvar jaroj, en kiuj ŝi konatiĝis kun intelektuloj kaj artistoj, kaj amikiĝis kun koleginoj kaj ties familioj, kiel Valle-Inclán, Josefina Carabias kaj Marina Romero. En oktobro 1929 ŝi iĝis Profesorino de Desegno kaj Belartoj de la Altlernejo San Fernando. Tiam ŝi ŝanĝis sian nomon, Adela, al Delhy, kiel diminutivo inspirita de la barata ĉefurbo. El januaro ĝis junio 1931, ŝi studis en Parizo kaj Belgio teknikojn de murpentrarto kaj reveninte en Hispanion, ŝi estis helpoprofesoro prie en la Akademio de Artoj kaj Metioj de Madrido.[2]

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Delhy alproksimiĝis al artaj avangardoj, kaj tiucele ŝi veturis kaj enlande kaj eksterlanden.​ En 1934 ŝi pentris la pentraĵon "Zamoran Bazaron",[3], kiun ŝi prezentis en Nacia Ekspozicio pri regionaj vestoj. Samjare ŝi akiris stipendion de la Junta para Ampliación de Estudios kaj iris al Parizo por studi murpentrarton.

En 1936 ŝi feriis en Maroko, sed ŝi devis plue resti ĝis septembro pro la starto de la Hispana Enlanda Milito. Delhy revenis, sed maleble al Madrido, pro kio ŝi devis resti en Toro, kie ŝi instruis desegnon en la mezlernejo. En 1937 oni komisiis al ŝi murpentraĵojn kaj poste, petis vizon por veturi al Florenco, kie restis du jarojn. En 1938 ŝi revenis al Parizo kie alproksimiĝis al superrealismo, speciale ĉe Óscar Domínguez kaj André Breton. Ŝi faris kurson de pentrarton en la Universitato Sorbono, kaj kurson de teozofio. Ŝi partoprenis en ekspozicio "Le rêve dans l’art et la littérature" (La sonĝo en arto kaj literaturo) kun Joan Miró, Domínguez, Remedios Varo, Man Ray, Marc Chagall, kaj aliaj.

En 1939 ŝi revenis en Hispanion. Ekde 1943 ŝi ekkontaktis kun la kristanismo de Teilhard de Chardin kaj en kontakto kun aristokratoj kiel Lilí Álvarez, Delhy Tejero eniris en tio kiun ŝi mem nomis «dua mistikismo», etapo en kiu ŝia verko perdis novigan sintenon, kaj tiukadre ŝi detruis siajn verkojn kreitajn en Parizo. En 1947, post kolektiva pentroekspozicio organizita de la hispana registaro en Bonaero, ŝi abandonis iom post iom sian mistikemon. En 1948 ŝi venkis en konkurso de la municipo de Zamora per sia projekto de murpentraĵo Amanecer jurídico del municipio zamorano (jurnasko de la zamora municipo)​.[4]

Ekde 1951 ŝi evoluis el avangardoj al abstraktismon. En 1953 ŝi partoprenis en la unua ekspozicio de abstrakta arto en Santandero. Ŝi estis la nura virino kiu ekspoziciis. Sekva ekspozicio, ankaŭ kolektiva, estis en Havano, en 1954. En 1959 ŝi suferis koratakon, sed plue faris menditajn murpentraĵojn kaj ilustraĵojn ĝis mortis la 10an de oktobro 1968 en Madrido.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Isabel Fuentes González, Delhy Tejero entre la tradición y la modernidad, 1904-1936, Zamora: Diputación de Zamora, 1998. ISBN 84-86873-67-3.
  • Tomás Sánchez Santiago, Zamora y la vanguardia, Valladolid: Fundación Instituto Castellano y Leonés de la Lengua, 2003. ISBN 84-933453-2-6.
  • Delhy Tejero, Los cuadernines (Diarios, 1936-1968), eldono de Mª Dolores Vila Tejero kaj Tomás Sánchez Santiago, Zamora: Diputación de Zamora, 2004. ISBN 84-87066-53-4. 2ª ed.: León: Eolas, 2018. ISBN 84-17315-33-0.
  • Tània Balló, Las Sinsombrero 2, Barcelona: Espasa, 2018. ISBN 9788467054002.
  • Tomás Sánchez Santiago, Delicada Delhy. Seis textos sobre la obra y la personalidad de Delhy Tejero, Palma de Mallorca: Los Papeles de Brighton, 2020. ISBN 978-84-947593-4-5.
  • Dolores Romero López, Delhy Tejero. Narraciones ilustradas /ilustraciones narradas, Burgos: Instituto Castellano y Leonés de la Lengua, 2020. ISBN: 978-84-92909-27-8.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Alario Trigueros, Mª Teresa. «DELHY TEJERO Y LA FIGURA DE “LA MUJER MODERNA”». (Universidad de Valladolid). Arkivita el originalo la 13an de oktobro 2021.
  2. Marta González, Josefina Alix, Mercedes Replinger kaj Ángeles Caso (eld.). DIBUJANTAS PIONERAS DE LA ILUSTRACIÓN. Museo ABC. ISBN 978-84-949360-4-3.
  3. Tejero, Delhy. «El mercado de Zamora». oleo surtola. 1934. Regionismo. Galería. Konsultita la 29an de majo 2016.
  4. Martín, Javier García (16a de junio 2023). «Amanecer jurídico del municipio zamorano». Zamorateca. Konsultita la 18an de junio 2023.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Delhy Tejero en la hispana Vikipedio.