Demeter Marczis
Demeter Marczis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1931 en Ostoros |
Morto | 28-an de aprilo 2008 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt • Nacia Akademio de Sankta Cecilia |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • concert singer • teatrestro |
Demeter Marczis [marciŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marczis Demeter estis hungara operkantisto (baso).
Demeter Marczis[1] naskiĝis la 29-an de novembro 1931 en Ostoros, li mortis la 28-an de aprilo 2008 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Demeter Marczis studis en gimnazio en Muzikakademio de Budapeŝto inter 1951–1959, en la lasta jaro li atingis la unuan lokon en kantokonkurso de la akademio. Liaj plej gravaj instruistoj estis Endre Rösler kaj Margit Clauser. En la sekva jaro li plustudis en la Accademia Nazionale di Santa Cecilia de en:Tito Schipa. De 1959 ĝis la emeritiĝo en 1988 li estis membro de Nacia Teatro (Pécs). Dum la emeritaj jaroj li estis gastkantisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj li ankaŭ faris koncertojn en Eŭropo. Li ricevis premiojn inter 1965-1992 kaj li ekhavis la titolon "etetna membro de teatro en Pécs" en 1990. Li edziĝis en 1961.
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte - Sarastro
- La geedziĝo de Figaro - titolrolo
- Don Giovanni - Leporello
- Tiel Ĉiuj Inoj - Don Alfonso
- La Forrabo el la Serajlo - Ozmin
- Zoltán Kodály: Háry János - titolrolo
- Béla Bartók: Burgo de la duko Blubarbo - titolrolo
- Giuseppe Verdi: Aida - Ramfis
- Charles Gounod: Faŭsto - Mefisto
- Otto Nicolai: Die lustigen Weiber von Windsor - Falstaff
- Georg Friedrich Händel: Julio Cezaro - titolrolo
Lia libro[redakti | redakti fonton]
- Életem az éneklés (membiografio)
Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva membiografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- [2]