Derek Bentley

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Derek William BENTLEY (30-an de junio 1933; 28-an de januaro 1953) estis juna brito, kiu en aĝo de 19 jaroj estis ekzekjutiza pro murdo de policisto. La afero estas – krom tiu de ekzekuto de Timothy Evans – validas kiel unu el la plej gravaj juĝistaj eraroj de la brita kriminala historio. Li estis amnestiita la 29-an de julio 1993 – postmorte – kaj la 30-an de julio, la apelacia juĝistaro neniigis la juĝ-decidon.

Bentley krekis en mizeraj cirkonstancoj en orienta Londono, kie kovris lin dum la dua mondmilito restaĵoj de konstruaĵo pro bombardo de germana V1. Lige al tio, li iĝis epilepsia kaj spirite post-restis. Lia mensaj kapabloj restis ĉe tiu de 11-jara persono. Li povis ne legi, nek skribi kaj havis la inteligentan kvocienton de 66.

Enhavo

[redakti] La ŝtelrompo

Bentley kaj 16-jara kunulo Christopher Craig ŝtelrompis la 2-an de novembro 1952 en la aĉetdomon Barlow & Parker, en suda Londono. Dum Bentley mem havis nur tranĉilon kaj batringon, Craig havis revolveron. Oni rimarkis ilin dum la ŝtelrompo kaj informis pri tio la policon.

Kiam la polico alvenis, ili kaŝis sin sur la tegumento. La senarmila policano Frederick Fairfax postiris ilin kaj volis kapti Bentley. Tiu sukcese eskapis kaj kriis laŭ pluraj policistoj: Donu al li, Chris![1]. Craig ekpafis kaj vundis ŝulton de la policisto. Tiu do povis denove kapti Bentley, kiu informis lin, ke Craig havas revolveron kun kalibro .45 kaj munucion.

Post kiam oni ordenis armilajn policistojn al la domo, pluraj aliris la tegumenton. Inter la unuaj alvenis Police Constable Sidney Miles, kiun Craig murdis per kapopafo. Post kiam Craig elpafis ĉiun pafaĵon, li saltis de sur la tegumento. Li falis 10 metrojn, rompiĝis liaj multaj ostoj, oni aretsi lin.

[redakti] La proceso

Ĉar Craig estis neplenaĝulo, tiel li ne devis timi mortpunon. Bentley estis plenaĝulo, sed psiĥe damaĝita. Bentley estis pli frue jam punita pro malgrandaj ŝteloj, kiuj negative efikis en la proceso.

Oni klarigis la vortojn de policano-kaptita Bentley Let him have it, Chris!“ kiel alvokon por murdo (Donu al li (kuglojn)). Tri policistoj asertis aŭdon de la vortoj, dum kvara policano kaj Craig ne.

Laŭ aliaj, oni povas kompreni la vortojn (Let him have it) tiel, ke ’’Donu al li la revolveron), se la vortoj estis vere elparolitaj.

Oni ne faris detalan balistikan analizon pri tio, ĉu vere kuglo de Craig murdis. Medicina analizo montris, ke Bentley estis analfabeto kaj havis nur averaĝan inteligencion. Spite al tio, la analizinta kuracisto Dr. Matheson deklaris, ke Bentley ne estas imbecila kaj tiel estas punebla.

La juĝistaro deklaris post 75 minutoj Bentley kaj Craig kulpaj je murdo de PC Miles. Bentley estis juĝita je murdo, dum Craig nur al 10-jara prizono (pro neplenaĝeco).

La dubo je la balistikaj analizoj, psiĥa deficito de Bentley kaj la fakto, ke li mem ne partoprenis en la murdo, kondukis al akraj protestoj kontraŭ la juĝo. Spite de la publikaj protestoj, Derek Bentley estis ekzekutita la 28-an de januaro 1953.

Fratino de Bentley (Iris) ekis kampanjon por postmorta amnestio, kiun ŝi atingis en 1993. La oficiala ekzameno de la juĝo komenciĝis en 1997 kaj finiĝis la 30-an de julio 1998, kiam oni libeparolis lin. Lia fratino ne travivis neniigon de la decido, ĉar li frujare mortis pro kancero.

La afero estis eĉ filmigita.

[redakti] vidu ankaŭ

Sieĝo de Sidney Street

[redakti] Literaturo

[redakti] Piednotoj

  1. Originale: „Let him have it, Chris!

[redakti] Rete