Dezső Kosztolányi
Dezső KOSZTOLÁNYI [deĵO kostolAnji] estis poeto, verkisto, tradukisto, literaturisto kaj ĵurnalisto. Li estis kuzo de Géza Csáth.
Li naskiĝis en Szabadka, kiu nun estas Subotica (Serbio), en la 29-an de marto 1885, li mortis en Budapeŝto, en la 3-a de novembro 1936.
Vivo
Li frekventis la gimnazion en Szabadka, sed pro konflikto li faris abiturienton en Szeged. En 1903 li venis al Budapeŝto por frekventi universitaton, kie li konatiĝis kun la tiamaj elstaraj literaturistoj. En la sekva jaro li lernis en Vieno. Poste li hejmenvenis kaj iĝis ĵurnalisto. Li debutis, kiel poeto en 1907 havanta bonajn kritikojn. En 1913 li edziĝis, post du jaroj filo naskiĝis. Li estis framasono. En 1933 li malsaniĝis je kancero.
Verkaro
- poemaroj
- noveloj "Esti Kornél"
- prozoj: Aranysárkány (=ora drako), Édes Anna (=Kara Anna) 1926
- tradukaĵoj
En Esperanto aperis
- 2 selektadoj en Hungara Antologio en 1933 kaj en 1983
Memorigiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio
- [1]