Géza Csáth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

CSÁTH Géza [csAt gEjza] (naskiĝis kiel BRENNER József en Szabadka la 13-an de februaro 1887 – mortis en proksimo de Kelebia kaj Szabadka, la 11-an de septembro 1919) estis hungara verkisto, kuracisto, muzika kritikisto. Li estis kuzo de alia grava hungara verkisto Dezső Kosztolányi.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Patrino de Csáth mortis frue, lia patro - ĉefprokuroro - reedziĝis kaj edukis la filon kun la posta edzino. Lia patro tre ŝatis muziki, li volis, ke lia filo iĝu violonartisto, sed Csáth volis iĝis pentristo. Li ne havis paciencon trejnadi en la muziko, en la pentrado ne havis sukceson, sed liajn verkaĵojn oni estimis jam komence. Lia muzikkritikoj aperis en la Bácskai Hírlap kiam li aĝis 14 jarojn, sed li ne tro verkis ĝis aĝo de 17. Kiam li vizitis la lastan jaron en la gimnazio, li sendis novelon A kályha (La forno) al Sándor Bródy, tiama ĉefredaktoro de la Jövendő. Je instigo de Bródy, li serioze ekokupiĝis pri la verkado.

Li studis ekde 1904, en la Budapeŝta Medicina Universitato, la studado de anatomio kaj la fiziologio plenumis sian plenan tempon. Liaj verkaĵoj aperis ekde 1906 en la Budapesti Napló (Budapeŝta Taglibro), sed li publikigis ankaŭ en aliaj gazetoj. Lia estis kunlaboranto de la Nyugat (Njugat ~ Okcidento) ekde ties fondo en 1908. Samjare aperis lia unua novelaro, la A varázsló kertje (Ĝardeno de la sorĉisto).

Li diplomiĝis en 1909 kaj eklaboris en Budapeŝto en la Psikologia kaj Neŭrologia Kliniko kiel praktikanto. Laŭ siaj tieaj spertoj verkis la elstaran novelon Egy elmebeteg nő naplója (Taglibro de mensmalsana virino).

Csáth ekde aprilo de 1910 uzis morfinon komence pro erara diagnozo de tuberkulozo, poste li iĝis dependa je la morfino.

Csáth ekde 1910 laboris kiel kuracisto ĉe diversaj banejoj. Tiam li havis tempon por la verkado. Li estis ankaŭ framasono.

Li geedziĝis en 1913 kun Olga Jónás, kiu naskis filinon en 1918. Kvankam li laboris ekde 1914 kiel soldata kuracisto, pro lia morfindependeco li estis forigita en 1917.

Por helpi la sendependiĝon, li iĝis kuracisto en vilaĝo Földes, poste en Regőce, sed la problemoj akriĝis. Lia rilato al la konatuloj malboniĝis, gravifĝis lia paranojo. Li estis tarktita en la psikiatro de Baja en 1919. Post kiam li fuĝis, murdpafis sian edzinon kaj provis morti sin. Poste oni kuracis lin en la Publika Hospitalo de Maria Valeria en Sabadko. Post nova fuĝo, oni kaptis lin ĉe la serba demarkacia linio la 11-an de septembro 1919. Iom poste li mortis pro trodozigo de pantopono.

Elektita biografio[redakti | redakti fonton]

Busto de Géza Csáth Géza en la naskiĝurbo Szabadka

Verkoj aperintaj en lia vivo[redakti | redakti fonton]

  • A varázsló kertje (1908)
  • Az albíróék és egyéb elbeszélések (1909)
  • Délutáni álom (1911)
  • Schmith mézeskalácsos (1912)
  • Muzsikusok (1913)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Surretaj verkoj[redakti | redakti fonton]