Dievturība

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dievturība estas novpaganisma religia movado; moderna revivigo de la etna religio de la latvoj praktikita antaŭ la perglava kristanigo de la 13-a jarcento. Kredanoj nomas sin Dievturis (singulare Dievturi), laŭvorte "gardantoj de Dievs ", "homoj en harmonio kun Dievs".

La movado Dievturība estis fondita dum la jaro 1925 fare de Ernests Brastiņš. Komence de la 21-a jarcento ĝi estas inter la ĉefaj religiaj malplimultoj en Latvio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dievturība ekestis dum la jaro 1925 kiel politeisma rekonstruisma movado, kiu baziĝis sur la prakristanaj popolaj tradicioj, kutimoj, legendoj kaj mitoj de la antikva latva kulturo, konservita aparte per popolaj kantoj (la "dainas") kaj per buŝe pludonitaj rakontoj de la latva mitologio. Pro la tiel malmultaj historiaj pruvoj pri la antikva religio (kion donus skribaj dokumentoj aŭ arkeologiaj spuroj), ne eviteblis ke la moderna kulto Dievturība diferencas de la historia latva religio. Ekzemple, kvankam klaras ke la latvaj paganoj havis muitlajn diojn, ne estas pruvo ke ili adoris triopon de ĉefaj dioj; laŭ la kulto Dievturība, Dievs, Māra kaj Laima estas tia ĉefa dia triopo.

Ernests Brastiņš (1892-1942), la fondinto de la moderna, revivigita kulto, estis artisto, neprofesia historiisto, etnologo kaj arkeologo. Li dokumentigis multjan antikvajn latvajn templojn kaj kastelojn, kaj kredis ampleksan "indekson de mitologiaj nocioj en latvaj popolaj kantoj". La "Dievturi-kateĥismo" iĝis la ĉefa inspira teksto de la religia movado.

Kredoj[redakti | redakti fonton]

Dievturība esence estas panteisma religio. Aliaj diaĵoj estas aŭ specifaj aspektoj de la supera dio Dievs – personigo de la universo aŭ la ĉionkovra realeco, aŭ spiritoj simboligantaj certajn aspektojn de naturaj fenomenoj (planedoj, steloj, elementoj, veteraj fenomenoj kaj simile). En la teologio de la religio, pluraj triopoj de dioj aŭ religiaj fenomenoj estas grupigitaj. Ekzemploj estas:

La animo[redakti | redakti fonton]

  • Homo konsistu el
    • velis – astra korpo
    • miesa – fizika korpo (la "viando")
    • dvēsele – animo

La diferenco inter dvēsele (animo) kaj velis (astra korpo) estu sublima. La dvēsele estas eterna. Ĝi venas de Dievs, la supera dio, kaj revenos al li post la morto de la miesa, la fizika korpo. La velis restos proksime de la morta fizika korpo, foje kunfandiĝanta, foje migranta en la proksimeco, simile al la koncepto de fantomo aŭ la "ombro" de la antikva greka mitologio. La transiro de aŭtuno al vintro estas konsiderata la tempo de rememoro pri mortaj antaŭuloj. Tiam la homoj oferis manĝaĵojn por la mortaj parencoj, kaj por celebri la morton de la naturo post la viva somero kaj por danki pri bona rikolto fine de la sunaj monatoj.

Romuva[redakti | redakti fonton]

La latva kaj litova lingvoj estas la solaj grandaj kulturlingvoj el la balta lingvaro, kaj ambaŭ kulturoj estis en eŭropa komparo malfrue kristanigitaj – la latvoj kontraŭvole per milita premo de la Livonia ordeno dum la 13-a jarcento, la litovoj parte eĉ nur dum la 15-a jarcento. Tial ne mirigas, ke en ambaŭ kulturoj reviviĝis memoroj pri la antikvaj etnaj religioj, kaj ke la kultoj latva kaj litova pro la parencaj etnaj radikoj estas similaj inter si. La moderna litova kulto nomiĝas Romuva, laŭ samnoma fama antikva sanktejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]