Romuva (kulto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
kulta ceremonio en 2009

Romuva estas moderna religia kulto, kiu vivtenas la antikvajn ritojn de la antaŭkristanaj religioj de Baltujo. La nomo devenas de la samnoma antikva balta sanktejo Romuva, kiu laŭ la legendo ekestis dum la jaro 523 kaj al kies ĉefa pastro obeis ĉiuj baltaj popoloj de Litovujo, Livonujo, Kuronujo kaj Prusujo.

Romuva-Simbolo

La kulta komunumo do vivtenas antikvajn religiajn ritojn kaj folklorajn kutimojn, sed ankaŭ la fabelojn kaj legendojn de la antikva balta mitologio, el kiuj multaj ĝis la 19-a jarcento estis transdonitaj parole de generacio al generacio kaj nur tiam estis skribe fiksitaj.

Estas anoj de la komunumo Romuva ĉie en la mondo, sed la religio unuavice ekzistas en Litovio. La movado havas proksimajn ligojn al movadoj pri nacia rekonsciiĝo pri la naciaj lingvoj kaj kulturoj en Litovujo kaj Latvujo dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj. La plej multaj anoj sen religia misiemo simple subtenas la vivtenon de la prakristana balta kulturo, kun rerakontado de antikvaj fabeloj kaj legendoj, festado de tradiciaj festoj, subteno de la historia lignoskulptado, kantado de antikvaj kantoj kaj ludado de historiaj muzikiloj, kune kun ekologia intereso pri protekto de historiaj naturaj sanktejoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La silabo rom- respektive ram- en la balta lingvaro havas la signifon "trankvila, silenta, sankta". Ne nur en Litovio kaj Latvio, sed ankaŭ en la dum la 13-a jarcento germane konkerita orienta Prusio multaj geografiaj nomoj (ekzemple la erikejo Rominter Heide aŭ la monto Rombinus proksime de Tilsit / Tilžė) enhavas tiun silabon, kiu ĝenerale indikas, ke la loko en antikvaj tempoj estis sankta kultejo. La nomo de la moderna kulta komunumo devenas de la samnoma antikva balta sanktejo Romuva, impona kverko kun skulptaĵo de la tri ĉefaj baltaj dioj ĉirkaŭita de arbareto, kiu estis la religia centro por la prakristanaj baltoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La germanaj kronikoj de Quedlinburg el la jaro 1009 mencias la germanan kristanan misiiston Bruno von Querfurt, kiu estis mortigita kune kun 18 akompanantoj fare de ĉagrenigitaj baltoj pro la aŭdaco eniri "la sanktan arbaron". Tiu priskribo estas la unua skriba mencio de la lando Litovio, kiu do sekve de tiu evento en la jaro 2009 festos la miljariĝon de pruvita ekzisto.

Dum periodo, kiam la resto de Eŭropo - per misia konvinko kaj en multaj lokoj per perforto - jam estis firme kristanigita, la litovoj ĝis la 14-a kaj 15-a jarcentoj estis konataj kiel fidindaj kaj konservemaj adeptoj de sia antikva religio, imunaj al kristanismo.

Dum la 13-a jarcento la kristana papo Gregorio la 9-a deklaris krucmiliton kontraŭ la baltaj popoloj. Komenciĝis genocido kontraŭ la balta popolo de praprusoj, kiu post pli ol 80 jaroj da bataloj estis estingita (kaj ilia teritorio iĝis la germanlingva lando orienta Prusio), kaj ankaŭ en Livonio (en la hodiaŭa Latvio la kristanaj kruckavaliroj konkeris grandan teritorion.

La litova grandduko Mindaugas dum 1251 formale kristaniĝis pro diplomatiaj kialoj pri espero plibonigi la rilatojn kun la ŝtatoj de okcidenta kaj centra Eŭropo. Tamen li laŭ la kronikoj daŭre adoris la tradiciajn litovajn diojn Andajus (poste Dievas), Perkūnas, Teliavelis (la dion de forĝistoj), kaj Žvorūna (la diinon de arbaroj kaj ĉasistoj).

La litova popolo daŭre estis nekristana, kaj la atakoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj al Litovio daŭriĝis. Nur en 1387 la enloĝantoj de la litova regiono Aŭkŝtajtio estis kristanigitaj sub la grandduko Vytautas kaj lia kuzo Jogaila. La antikva balta religio en tiu parto de Litovio oficiale malpermesiĝis tiujare. Same okazis en la jaro 1417 en la marborda regiono Ĵemajtio. La fakto, ke post la finfina kristanigo de Litovio en 1417 la atakoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj ankoraŭ pludaŭris, montras, ke al la kruckavaliroj fine ne celis alporti al "pagana" lando novan kredon, sed simple konkeri novajn teritoriojn.

Dum la jaro 1565 Valerijonas Protasevičius invitis kristanajn monaĥojn de la Jezuita ordeno "batali" kontraŭ "nekredantoj". Tio ĉi estis la lasta ŝtupo por detrui la antikvan baltan religion. Malgraŭ tio la litovaj kamparanoj kaŝe praktikis nekristanajn ritojn ĝis la 18-a jarcento. La kristana eklezio provis integrigi prakristanajn festojn kaj ritojn en la kristanisman kutimaron, kaj provis anstataŭigi malnovajn baltajn diojn per kristanaj sanktuloj, en la "batalo" kontraŭ la tiom malfacile detruebla antikva kredo.

Reviviĝo[redakti | redakti fonton]

La romantisma epoko dum la 19-a jarcento en multaj eŭropaj landoj gvidis al remalkovro de perditaj tradicioj, kaj al rekonsciiĝo pri kulturaj valoroj de lokaj lingvoj. En Litovio - kie post la nacie fieraj jaroj de la 13-a ĝis 15-a jarcento iom post iom pligraviĝis la lingvo de la polaj najbaroj kaj post 1795 la lando estis konkerita de la rusa imperio, kun subpremo kaj malaprezo de la litova lingvo - la intelektularo krom pri la nacia lingvo aparte rekonsciiĝis pri antikva paganismo kaj folkloro. Iuj historiistoj volis pruvi la belecon de la antikva plurdiismo kaj eĉ komencis iom falsigi la litovan mitologion, ekzemple aldonante nove verkitajn mitojn laŭ modeloj de legendoj el la greka mitologio.

Ĉiukaze, komence de la 20-a jarcento la antikvaj paganaj tradicioj denove ekvivis en folkloro kaj kutimoj. La litovoj festis antikvajn paganajn festivalojn kaj enmiksis iom da novaj kristanaj kutimoj. Tiaj jaraj festoj estas Vėlinės (la tago de mortaj animoj, komparebla al la kelta "Halloween"), Užgavėnės (festivalo pri la fino de vintro kaj komenco de printempo, kie en Ĵemajtio bruliĝas idoloj kaj homoj portas maskojn - do io simila al iuj okcidenteŭropaj tradicioj de karnavalo), RasosJoninės (la somermeza festo).

Moderna etna religio[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1900 la verkisto Vydūnas kreis koncepton pri la moderna kulto en sia dramo 'Amžina ugnis' ("eterna fajro"). Post kiam la teatraĵo unuafoje sursceniĝis en 1912, la kulto de Romuva iĝis simbolo de litova (pagana) naciismo.

Domas Šidlauskas-Visuomis (1878-1944) en 1911 ekkreis koncepton pri baltia nov-paganismo, kiun li nomis Vaidevutybė. En la sama momento la latvo E. Brastinis komencis movadon por etna religio en sia lando, kiu ricevis la nomon Dievturi. Tiuj du unuaj movadoj tamen suferis pro la fakto, ke tiumomente multaj faktoj pri la malnova religio ankoraŭ ne remalkovriĝis, kaj ke en la du kultojn kompense enfluis aziaj tradicioj de hinduismo kaj budhismo, kiuj ne vere apartenis tien. Sed la ideo de Romuva ne mortis dum la jardekoj de la sovetia okupado de Litovio.

Sovetia subpremo de Romuva[redakti | redakti fonton]

La litova nov-pagana movado estis haltigita kaj malpermesita de la sovetia okupado de Litovio dum 1940. Post la morto de Stalino la kultura vivo ree iom pli liberiĝis. Tamen pro la nacie konsciiga fono de la movado Romuva, la kredo estis subpremita dum la sovetia okupado kaj multaj kredantoj estis ekzekutitaj aŭ deportitaj al malliberejoj en Siberio. Post kiam la anoj estis liberigitaj kaj revenis al Litovio ĉirkaŭ la jaro 1960, Jonas Trinkūnas (naskiĝinta en 1939, do tiutempe ĉirkaŭ 21-jara) formis la asocion "Etnologia Romuva de Vilnius" kaj dum la jaro 1967 komencis organizi publikajn celebradojn de tradiciaj litovaj prakristanaj festoj - interalie la antikva litova festivalo Rasos revivis. Dum la jaro 1971 la sovetiaj aŭtoritatoj forpelis la grandparte studentajn anojn de la universitatoj kaj forpelis la gvidantojn al ekzilo.

Dum la periodo de la malvarma Milito inter la jaroj 1945 kaj 1989/1991, la plej multaj organiziaj aktivecoj de la religia movado Romuva okazis en Norda Ameriko. Tamen, ekde la jaro 1988 kiam la potenco de Sovetunio ekmalaperis kaj estonta sendependeco de Litovio ekdiveneblis ĉe la horizonto, Romuva-grupoj komencis sian reorganizigon en la baltaj landoj kaj rekomencis malferme praktiki la antikvajn religiajn ritojn.

Ŝtata sendependeco[redakti | redakti fonton]

Romuva estis registrita kiel antikva balta religia komunumo en la jaro 1992, post kiam Litovio anoncis sian sendependiĝon en 1990 kaj la plej multaj mondaj ŝtatoj, kiuj unue hezitzis kaj timis agresan reagon de Sovetunio vidalvide de tiu kuraĝa paŝo, agnoskis la sendependiĝon en 1991. Sub la "leĝo pri religiaj komunumoj kaj asocioj", kiu en Litovio validiĝis en 1995, Romuva agnoskiĝis kiel "ne-tradicia" religio, kvankam ĝi ekskluzive baziĝas sur antikvaj tradicioj - la vortumo ekestis videble el kristanisma vidpunkto. La litova leĝo tamen donas la eblon, ke post kiam "ne-tradicia" religio ekzistas kun tia statuso dum pli ol 25 jaroj, ĝi povos peti la ŝtatan subtenon por "tradiciaj" religioj.

Kredoj[redakti | redakti fonton]

La kredo de Romuva estas plurdiismo (aŭ laŭ greka neologismo "politeisma") pagana kredo kiu substrekas la sanktecon de naturo samkiel la adoron de la prauloj. La kredantoj opinias ke la animoj de la mortintoj transiras al stato de "postvivo" kaj daŭre restas kun la vivantaj familianoj. La ritoj baziĝas sur popole transdonitaj arkaikaj litovaj prakristanaj kutimoj kaj artaj tradicioj.

Ritoj[redakti | redakti fonton]

la balta aukuras aŭ "fajra altaro"

La balta aukuras aŭ "fajra altaro" estas sankta granda ŝtono sur kiu fajro estas rite bruligita. La partoprenantoj de Romuva-ritoj lavas siajn manojn kaj vizaĝon antaŭ ol proksimiĝi al la fajra altaro, kaj tiam kantas tradiciajn prakristanajn kantojn ("dainas") aŭ ritajn himnojn dum la fajro estas ekbruligata. Manĝaĵoj, trinkaĵoj, herboj kaj floroj estas oferataj al la flamoj dum la grupo daŭre kantas "dainas". Post la materiaj oferoj, la partoprenantoj donas siajn proprajn parolajn aŭ silentajn kontribuaĵojn, kiuj estas portataj al la dioj kaj prauloj per la fumo kaj flameroj de la fajro.

Antikvaj litovaj dioj[redakti | redakti fonton]

Plej grandaj ĉiujaraj festoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.