Difeomorfio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En diferenciala geometrio, difeomorfio[1] estas izomorfio inter glataj sternaĵoj: ĝi estas homeomorfio (izomorfio inter topologiaj spacoj) kiu plie konservas la glatan strukturon (t.e. etas glata, kaj havas glatan inverson).

Difino[redakti | redakti fonton]

Se kaj estas glataj sternaĵoj, difeomorfio de al estas glata bildigo , kiu estas bijekcio, kies inverso estas ankaŭ glata bildigo.

Du glataj sternaĵoj estas difeomorfaj (aŭ, unu estas difeomorfa al la alia) se difeomorfio ekzistas de unu al la alia. Tio estas ekvivalentrilato, kaj tial oni povas difini difeomorfklason de glataj sternaĵoj.

Kvalitoj[redakti | redakti fonton]

La inverso de difeomorfio estas difeomorfio. Ankaŭ, la komponaĵo de du (aŭ finia vico de) difeomorfioj estas difeomorfio. La identa bildigo sur glata sternaĵo estas triviale difeomorfio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]