Diskuto:Cezaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Al mi ne ŝajnas korekta diri "simile al Cromwell, Hitlero " ĉar Cezaro vivis antaŭ ili, do kiu estas similaj al Cezaro estas la aliaj. Ankaŭ laŭ mi oni ne povas nomi Cezaron makiavela pro la sama kaŭzo.

Ĉu Gaŭlio estas korekta? laŭ la titolo Bellum Gallicum devas esti Galio.

---

En Asteriks la tradukisto ĉiam uzis la vorton "gaŭlo", eble ĉar "galo" havas alian signifon (mi kredas, sed ne memoras!) kaj ĉar "Gallo" estas nebela vorto esperante, per siaj du sinsekvaj l. DO: "Gaŭlio". Same: la romianoj diris "vascones", sed modern-esperante oni diras "eŭskoj".

--Bab

"Gallio" estas kemia elemento. Mi mem uzis la vorton "Gaŭlio" ĉar mi memoris ĝin el Asteriks en Esperanto. --Stefano KALB


Movu tion ĉi al Julio Cezaro. Nur cezaro estis ankaŭ titolo de romiestroj. Eĉ dum tempo samtempis du cezaroj kaj du aŭgustoj.


Pri la prononco, se mi bone memoras, nomoj kiel Gaius kaj Gnaeus (ĉu Gneus?) estis skribitaj per C nur kiel arĥaikaĵoj, ĉar komence la latina alfabeto uzis C por G. Tamen ili estu prononcataj "g...". Pri prononco de "Caesar", laŭ la ĝermanoj ("kajsero") kaj la artikoloklasika latina, ĝi estus [kajsar] Cezar-tempe. [kesar] estus posta prononco.

Krome, estus interesa havi artikolon pri romiaj personaj nomoj. Tio pri cognomen, gens, kaj cetere.