Aigle (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Aigle)
Distrikto Aigle
Blazono de la distrikto Aigle
Kastelo de Aigle
Mapo de la distrikto Aigle
Distriktoj de Kantono Vaŭdo
Kantono Vaŭdo
Ĉefloko Payerne
Geografia situo CH1903: 563646 / 129584 (mapo)46.3166666666676.9666666666667Koordinatoj: 46° 19′ N, 6° 58′ O; CH1903: 563646 / 129584 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 41391  (2012-12-31)
Areo 434,85 km²
Loĝantardenseco 95,2 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2221
vdr


La distrikto Aigle estas administra unuo de Kantono Vaŭdo. Ĝi havis 41 391 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Aigle.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Distrikto Aigle etendiĝas de la sudorienta bordo de la Lago Lemano de la nordorienta brodo de Rodano al la Vaŭdaj Alpoj.

Komunumoj de la distrikto Aigle[redakti | redakti fonton]

La distrikto Aigle konsistas (stato en 20013) el 15 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Aigle estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2012-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Aigle Aigle 9541 16.41 5401
Bex Bex 6630 96.56 5402
Chessel Chessel 363 3.57 5403
Corbeyrier Corbeyrier 382 21.99 5404
Gryon Gryon 1209 15.22 5405
Lavey-Morcles Lavey-Morcles 860 14.19 5406
Leysin Leysin 3949 18.57 5407
Noville Noville 769 10.32 5408
Ollon Ollon 7144 59.54 5409
Ormont-Dessous Ormont-Dessous 1026 64.07 5410
Ormont-Dessus Ormont-Dessus 1438 61.65 5411
Rennaz Rennaz 731 2.19 5412
Roche Roche 1356 6.44 5413
Villeneuve Villeneuve 4969 32.04 5414
Yvorne Yvorne 1024 12.20 5415
Totale 15 41391 434,85 2221

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko la regiono de la hodiaŭa Distrikto Aigle estis savoja vicsenjorujo. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis berna senjorujo, poste ĝi dum kvin jaroj estis distrikto de Kantono Lemano kaj ek de 1803 surbaze de la Mediacia Akto de Napoleono distrikto de la nove fondita Kantono Vaŭdo. La Distrikto Aigle restis senŝanĝa kadre de la granda teritoria reformo de 2006.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]