Distrikto Dibër

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Dibër

district of Albania
Bazaj informoj
Ĉefurbo Peshkopi
Areo 1 088 km²
Loĝantaro 62 825 (takso de 2010)
ISO-kodo AL-DI
vdr

La distrikto Dibër - albane Rrethi i Dibrës - estas unu el 36 distriktoj de Albanio. Ĝi estas parto de la samnoma provinco Dibër (albane Qarku i Dibrës). Administra centro estas la urbo Peshkopi (kies nomo cetere origine greke estis "Episkopi", do episkopejo). ISO-kodo kaj samtempe ankaŭ regiona aŭtokodo de la distrikto estas la dulitera kodo DI. Laŭ takso de 2010 de la Albania Instituto pri Statistiko en la distrikto vivas 62 825 loĝantoj. La distrikto kaj provinco havas sian nomon de proksima urbo kaj lago, kiuj nun en cirila alfabeto literumiĝas Дебaр (Debar) kaj estas parto de la Respubliko Makedonio.


la distrikta kaj provinca ĉefurbo Peshkopi