Distrikto Pannonhalma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:05, 2 jun. 2014 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La Distrikto Pannonhalma (hungare Pannonhalmi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron. Ĝi situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj de Bakony en la sudorienta parto de la departemento (en la nordokcidenta parto de la lando).

Distrikto Pannonhalma en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Pannonhalma, kiu estas urbo, la ceteraj 16 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 312,35 km², kie loĝas 15 273 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, vitoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj.

Historio

Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1941 ĝia nomo estis „Distrikto Pusztai”. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj

Fontoj

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio