Distrikto Polgár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Distrikto Polgár (hungare Polgári járás) estis historia distrikto en Hungario en departemento Hajdú-Bihar. Ĝi situis sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de Tiso en la okcidenta parto de la departemento.

La distrikta ĉefurbo estas Polgár, kiu havis 6 aliajn komunumojn.

La areo estis 625 km2, kie loĝis 31 000 homoj. La loĝantoj okupiĝis precipe pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu distrikto funkciis inter 1950-1970. En tiu periodo la administrejo de Distrikto Debrecen situis en granda distanco, tial oni kreis pli proksiman administrejon. En 1970 la komunumoj aliĝis al Distrikto Debrecen. Menciindas, ke ja distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013. Ekde 2013 la komunumoj apartenas parte al Distrikto Hajdúnánás, parte al Distrikto Balmazújváros.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio