Distrikto Sankt Wendel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Sarlando
administra sidejo: Sankt Wendel
areo: 476 km²
enloĝantoj: 93578(fine de septembro 2006)
aŭtokodo: WND

La distrikto Sankt Wendel [prononco "Zankt Vendl"] – germane ĝenerale skribite "Landkreis St. Wendel" laŭ la en la germana lingvo kutima mallongigo por la vorto sanktulo - estas unu el ses administraj distriktoj en la germana federacia lando Sarlando. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Sankt Wendel, kiu siaflanke estas nomita laŭ la kristana sanktulo Vendelo.

Najbaras la distriktoj Trier-Saarburg kaj Birkenfeld norde, Kusel oriente, Neunkirchen sude, Saarlouis sude kaj Merzig-Wadern okcidente.

Geografio

La distrikto grandparte estas parto de montetaro karakterizita per la rivero Nahe. Nur la pleja nordo apartenas al la mezalta montaro Hunsrück [prononco "Hunsryk"].


Urbaj kaj neurbaj komunumoj

(unuopaj nombroj de enloĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2006)

Urbo

  1. Sankt Wendel (26.967)

Pliaj komunumoj

  1. Freisen (8.524)
  2. Marpingen (11.172)
  3. Namborn (7.397)
  4. Nohfelden (10.475)
  5. Nonnweiler (9.243)
  6. Oberthal (6.436)
  7. Tholey (13.076)

Eksteraj ligiloj

greke Wendel.de/ oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)