Distrikto Vâlcea
Distrikto Vâlcea | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Râmnicu Vâlcea |
Regiono | Valaĥio |
mallonge | VL |
Telefono | +40×50... |
Areo |
5 765 km² (20-a rango) |
Loĝantaro | 341 861 (stato de 2021, 25-a rango) |
Loĝdenso | 59/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Vâlcea [vılĉa] estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio.
Najbaroj: oriente: distrikto Argeș; sude: distrikto Olt; sud-okcidente: distrikto Dolj; okcidente: distrikto Gorj; nord-okcidente: distrikto Hunedoara; norde: distrikto Sibiu.
La distrikto havas areon de 5.765 km² kaj loĝantaron de 432.980 (en 2001), do loĝdenson de 75 (en 2002: 413.247 / 72). Ĝi situas sude de Sudaj Karpatoj, ĉe ties trarompejo de rivero Olt. Ĝia ĉefurbo estas Râmnicu Vâlcea.
Listo de la urboj en la distrikto
- Râmnicu Vâlcea
- Drăgășani
- Călimănești
- Brezoi
- Horezu
- Băile Olănești
- Ocnele Mari
- Băile Govora
- Băbeni
- Bălcești
- Berbești
Aliaj komunumoj
Geografio
Sălătrucel [seletruĉel] estas rivero en la distrikto Vâlcea, maldekstra alfluanto de Olt. Ĝi fontas iom norde de Rădăcinești kaj atingas Olt-on sude de la urbo Călimănești. En sia supra parto la rivero portas ankaŭ la nomon Pătești.