Dmitro Falkivskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitro Falkivskij

FALKIVSKIJ Dmitro (ps. Levĉuk) ukraine Дмитро Фальківський (3-a de novembro 1898 - 17-a de decembro 1934) estis ukraina poeto. Li naskiĝis en ukraina vilaĝo, kiu nun apartenas al Bresta provinco de Belarusio. Finis gimnazion en Bresto, servis en Ruĝa armeo (ĈK - sekreta policservo). De 1923 loĝis en Kievo, laboris kiel ĵurnalisto por multaj gazetoj kaj revuoj. Aperigis kelkajn poem-kolektojn (la unua - en 1925). Estis proksima al nov-klasikuloj - Valerian Pidmohilnij, Eŭhen Pluĵnik k.a.

En 1934 estis arestita kune kun Oleksa Vlizjko kaj kondamnita je terorismo. La verdikto - mortpuno - estis ekzekutita senprokraste.

Liajn verkojn esperantiĝis.