Dolina (Puconci)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dolina, hungare Völgyes estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Puconci.

Municipo Puconci en Slovenio, kie Dolina troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Dolina situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo.

Historio

Dum la hungara regado oni nombris en Völgyes 41 domojn kaj 245 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1938 kaj en 1956 vilaĝaj festegoj okazis.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si