Domica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Domica
slovake: Domica
kaverno
Domica Cave 22.jpg
Interno de la kaverno
Oficiala nomo: Domica
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Rožňava
Municipo Kečovo
Parto de Slovaka karsto
Tipo de kaverno Karsta kaverno
Subtera fluanto Stikso
Situo Domica
 - koordinatoj 48°28′40″N 20°28′13″E  /  48.47778°N, 20.47028°O / 48.47778; 20.47028 (Domica)
Longo 5 358 m
 - vizitvojo 1 315 m
Geologia konsisto Stalagmito, Stalaktito
Materialo Kalkoŝtono
Por publiko alirebla
Plej facila aliro Kečovo
Malkovrinto Ján Majko
 - dato 3-a de oktobro 1926
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Kaverno Domica
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Jaro 1995 (#19)
Numero 725-858
Regiono Eŭropo
Kriterioj viii
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Košice
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Domica Cave
Portal.svg Portalo pri Slovakio
Enireja spaco
Interno de la kaverno

Groto Domica troviĝas sur la suda rando de altebenejo de Silica, ne malproksime de la urbo Plešivec en supermara nivelo de 339 m. Malkovris ĝin Ján Majko en la jaro 1926. Kune kun la groto Baradla en Hungario ĝi kreas unu genetikan sistemon en kompleksa longeco de 21 km. Por publiko ĝi estis alirebla en la jaro 1932. Ekesto de la grotaj areoj estas atribuata al la agoj de pluvakvo, kiu trapenetradis en la masivojn de helkoloraj kalkoŝtonoj de la mezaj triasoj tra multaj likoj. Ĉi akvoj kune kun temp-al-tempaj inundoj dum pliintensiga pluv-agado ekstere, kreigadis senrompan subteran fluon de rivereto Stikso.

La rivereto per erozia agado larĝigadis originajn likojn kaj kreigis ampleksajn larĝajn koridorojn kaj katedralojn. La groto estas interesa per evoluo de koridoroj, formoj de erozio kaj per abunda sintra ornamaĵo kun karakterizaj pagodoj, frontonoj, tamburformaĵoj kaj lagetoj. La centro de la supre menciita estas Katedralo de Majko kun kaskadaj lagetoj, nomitaj Romiaj banejoj. Gigandoj, Virgulina koridoro, Palma bosko, Praarbaro kaj pluaj kreaĵoj mirigas per bunteco kaj varieco de formoj el sintra ornamaĵo. La groto apartenas inter niajn plej gravajn arkeologiajn lokojn. Dum neolito estis la groto loĝata de prahomo, kion pruvas multaj trovitaĵoj de uj-eroj, ostoj kaj postrestaĵoj de paliskonstruaĵoj. Al la plej interesaj apartenas sintrigita ujo, troviĝanta inter gutŝtona ornamaĵo.

Per eksterordinara bunteco de gutŝtonaj ornamaĵoj kaj multeco de kreaĵoj, ĉi tiu estas vicigata inter la plej belajn grotojn. Tipe evoluintaj eksteraj kaj subteraj formoj, konsiderinda varmoŝata flaŭro en ĉirkaŭaĵo, riĉhavaj arkeologiaj trovitaĵoj, same eblo trarigardi najbaran groton Aggtelek en Hungario dum la tuta jaro, igas la groton elstara centro de turisma trafiko. Neforgesebla ĝuo pri vizito de la groto restas post flosado sur la rivereto Styx, kiu fluas en la grotan sistemon en teritorio de Hungario. El la kompleksa konata longeco de 5 080 m sur teritorio de Slovakio, estas por publiko alirebla kaj trarigardebla areo en longeco de 1 715 m. Alveturo al la groto estas el la urbo Plešivec, per deflankejo 10 km sur la strato Rožňava – Plešivec – štata landlimo.