Domingo Badía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Domingo Badía LeblichAlí Bey (Barcelono, 1767- Damasko, 1819) estis fama esploristo kaj spiono hispana. Li loĝis infane en Vera (Almería). En sia 14-a aĝo li estis jam funkciulo en granada provinco. Li geedziĝis kaj havis kvar filojn. Li neniam studentis en universitato, sed li estis sciencema kiel la kleruloj de la 18-a jarcento kaj aventurema kiel la romantistoj de la 19-a.

Ali Bey al-Abbasi

En 1801 sukcesis akiri dungon de Godoy, tiama ĉefministro de la hispana reĝo Karolo la 4-a, kiu kaŝe de la reĝo, havis sekretajn planojn koloniigi Marokon. Badía devus spioni por Godoy kaj eĉ klopodi malbonigi la politikan marokan situacion favore al la planoj de la koloniontoj. Li aranĝis sian sciencajn planojn en Parizo kaj Londono kaj en 1803 veturis el suda Hispanio al Maroko jam kiel araba princo edukita en Eŭropo, kompreneble islamano.

Li estis akceptita en la tiama ĉefurbo Marakeŝo kaj en la reĝa kortego. Li geedziĝis kaj havis filon. Kiel sciencisto li estis rajtigata esplori la montaron Atlason kaj la fortikajn urbojn Rabato, Uĵdao kaj Fezo -kiam neniu eŭropano rajtis esti tie. Li konspiris kontraŭ la maroka reĝo kaj eĉ interparolis kun liaj malamikoj. Sed poste li estis malkaŝita kaj forpelita el Maroko, kie li devis forlasi siajn filojn kaj edzinon en 1805.

Ĉar li jam estis sufiĉe arabigita, anstataŭ reveni en Hispanion li daŭrigis sian veturadon kaj spionan kaj scienceman unue tra Egiptio kaj Grekio -tiam turka posedaĵo- kaj en 1807 eniris en Arabio -tiam lando malpermesita al fremduloj aŭ neislamanoj- kaj en ĝia religia urbo Mekko. Tie li spionis la religiajn ceremoniojn, la urbon mem kaj la saŭdaraban socion. Post ses monatoj li daŭrigis sian veturadon tra Palestinio, Sirio kaj Turkio.

En Rumanio li forlasis sian araban personecon kaj rekristaniĝis por atingi pli facile Francion, de kie li planis veturi al Hispanio. Sed en Francio politikaj ŝanĝoj kaj surprizoj atendis lin. En 1808 la franca armeo estis enirinta en Hispanio kaj Godoy, la reĝo Karolo la 4-a kaj lia filo Ferdinando la 7-a estis devigitaj ekzilii en Bajono (Francio) kaj forlasi ĉian povon.

Badía estis dungita de Napoleono kiu havis koloniajn planojn. Nun Badía devus vojaĝi en Afriko sube de Saharo el oriento ĝis okcidento. Antaŭe li aperigis en la franca sian vojaĝlibron Vojaĝoj de Alí Bey tra Afriko kaj Azio la jarojn 1803-1807 (1814). Tiu libro enhavas amason da mapoj kaj bildoj.

Kiam li ekis sian lastan vojaĝon -kompreneble per nova araba personeco- mortiĝis en Damasko en 1819 je sia 50jaraĝo. Kritikistoj diros, ke li estas aventuristo; aliaj, ke serĉanto de mono kaj gloro; aliaj, ke frenezulo, ĉar li vere kredis je siaj falsaj personecoj.