Dorosomatidae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dorosomatedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Klupeoformaj Clupeiformes
Familio: Dorosomatedoj Dorosomatidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dorosomatidae (Dorosomatedoj) estas familio de fiŝoj en la ordo Clupeiformes,[1] kiu vivas precipe en tropikaj kaj subtropikaj oceanoj. Iuj specioj vivas in pli malvarmaj latitudoj aŭ en dolĉaj akvoj, interalie Tanganjiko.

Diagnoza karaktero de Dorosomatidae estas la neimbrikita branka filtrilo. La nuna koncepto de la familio baziĝas sur genetika komparo.[2][1] Ĝis 2014 oni inkludis en la grupo laŭ morfologia diagnozo nur la genrojn Anodontostoma, Clupanodon, Dorosoma, Gonialosa, Konosirus kaj Nematalosa, kaj ĝis 2022 oni konsideris ĝin subfamilio de Clupeidae.

Dorosomatidae estas la plej proksima parenco (frata taksono) de Alosidae. Ili verŝane disiĝis antaŭ 45-61 milionoj da jaroj. La okcidentafrikaj freŝakvaj haringoj verŝajne disiĝis de maraj dorosomatedoj antaŭ 24-34 milionoj da jaroj.[1]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Amblygaster sirm
Anodontostoma chacunda
Dorosoma cepedianum
Ethmalosa fimbriata
Gudusia chapra
Harengula humeralis
Herklotsichthys quadrimaculatus
Konosirus punctatus
Microthrissa royauxi
Nematalosa erebi
Odaxothrissa ansorgii
Opisthonema oglinum
Pellonula vorax
Rhinosardinia amazonica
Sardinella aurita
Sardinella maderensis
Tenualosa ilisha

Dorosomatidae enhavas 110 speciojn en 30 ĝenroj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Qian Wang, Leyli Purrafee Dizaj, Junman Huang, Kishor Kumar, Charalampos Kevrekidis, Bettina Reichenbacher, Hamid Reza Esmaeili, Nicola Straube, Timo Moritzh, Chenhong Li: Molecular phylogenetics of the Clupeiformes based on exon-capture data and a new classification of the order. Molecular Phylogenetics and Evolution, Juli 2022, 107590, COI: 10.1016/j.ympev.2022.107590
  2. 2,0 2,1 Sébastien Lavoué, Peter Konstantinidis & Wei-Jen Chen: Progress in Clupeiform Systematics. En Konstantinos Ganias (red.): Biology and Ecology of Sardines and Anchovies. CRC Press, 2014, ISBN 978-1482228540

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]