Drilo
Drilo | |
---|---|
Elektra drilo en uzo | |
Aliaj nomoj | Borilo, bormaŝino |
Klasifiko | konstrua instrumentaro |
Uzata por | truado de malmolaj materialoj |
Rilataj | perforilo |
Drilo estas portebla ilo por fari truojn per turnanta borpinto.
Driloj aŭ bormaŝinoj estas precipe permanaj kaj elektraj.
- En permana drilo la uzanto turnas la borpinton per forto de sia mano per kranko.
- En elektra drilo la borpinton turnas elektromotoro.
Elektraj driloj estadas elektroretaj kaj akumulatoraj.
Speciala tipo de drilo estas perforilo.
|
|