Dromeosaŭredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dromeosaŭredoj
Troveblo de fosilioj: ĵurasio - kretaceo
Deinonychus antirrhopus (la granda) Buitreraptor gonzalezorum (la malgranda) Amerika Muzeo de Naturhistorio, Chicago
Deinonychus antirrhopus (la granda)
Buitreraptor gonzalezorum (la malgranda)
Amerika Muzeo de Naturhistorio, Chicago
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Infraordo: Deinonychosauria
Familio: Dromeosaŭredoj Dromaeosauridae
Matthew & Brown, 1922
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dromeosaŭredoj (Dromaeosauridae = "kuranta lacerto" < malnovgreka: δρομευς 'kuranto' + σαυρος 'lacerto') estas familio de teropodaj dinosaŭroj. Ili ĉefe estis malgrandaj, facilmovaj karnovoroj vivintaj dum la kretaceo. Populare oni ofte nomas ilin raptoroj laŭ la specio velociraptoro (Velociraptor), kiun famigis la filmo Jurassic Park kaj laŭ ilia simileco al modernaj karnomanĝantaj rabobirdoj.

Oni trovis dromeosaŭredojn en Nordameriko, Eŭropo, Norda Afriko, Japanio, Ĉinio, Mongolio, Madagaskaro, kaj Argentino. Ili unue aperis en la meza ĵurasio, antaŭ 167 milionoj da jaroj, kaj travivis ĝis la fino de la kretaceo, antaŭ 65,5 milionoj da jaroj. Oni konas la ĵurasiajn dromeosaŭrojn ĉefe de dentoj (Metcalf k.a., 1992).