Dudzele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dudzele
municipality section • vilaĝo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8380
Demografio
Loĝantaro 2 565  (2014) [+]
Loĝdenso 117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 17′ N, 3° 14′ O (mapo)51.27533.2278Koordinatoj: 51° 17′ N, 3° 14′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 21,92 km² (2 192 ha) [+]
Dudzele (Okcidenta Flandrio)
Dudzele (Okcidenta Flandrio)
DEC
Dudzele
Dudzele
Situo de Dudzele

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dudzele [+]
vdr
Blazono de Dudzele
Situo de la partkomunumo Dudzele en la urbo Bruĝo

Dudzele estas vilaĝo en belga provinco Okcidenta Flandrio kaj ekde 1971 partkomunumo de la provinca ĉefurbo Bruĝo. Ĝi troviĝas en la Poldero norde de la urbocentro. Dudzele havas areon de 21,92 km². En 2012 estis 2545 loĝantoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Malnova kaj nova turo de la Sankta Petro-preĝejo
  • La plej grava monumento de la vilaĝo estas la Sankta Petro-preĝejo kun du turoj. Estas romanika turo aparte de la preĝejo. Ĝi verŝajne estas nur unu el la angulaj turoj de granda preĝejo, konstruita inter 1150 kaj 1200 kaj malkonstruita en 1634. En la vilaĝo estas pluraj 17-jarcentaj domoj.

La nuna preĝejo kun dua turo estis konstruita en 1871, sed restas partoj el la 17-a jarcento.

  • La historia muzeo De Groene Tente skizas la historion de la preĝejo, la paroĥo kaj la lernejoj. Ankaŭ ne mankas la distra vivo, societoj kaj gildoj, fotoj, insignoj, dokumentoj, medaloj kaj flagoj.

Sporto kaj amuzaĵo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo disponas pri pluraj ejoj kiuj uzeblas de junuloj kaj sportemuloj.

Apud la Boudewijnkanaal (la ŝiptrafika kanalo kiu ligas la internan havenon de Bruĝo al la marhaveno), troviĝas la Brugse Trimm- en Roeiclub (remklubo) kaj junulargastejo Herdersbrug.

Ekde 1876 en Dudzele estas fanfaro kaj drumgrupo Poldergalm, la plej malnova ekzistanta muziko-societo en Bruĝo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Flanke de la vilaĝo troviĝas la N348, aŭtovojo al la haveno de Zeebrugge. Ĝi nun estas rekonstruata kaj ligos la aŭtovojojn E403 kaj E34.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Inter 1800 kaj 1970 Dudzele havis jenajn estrojn:

  • Franciscus Malefason (1800-1818)
  • Tomas Van den Bussche (1818-1830)
  • Jacob Baeteman (1830-1831)
  • Jacob Cadron 1831-1861)
  • Pieter Proot (1861-1862)
  • August Notterdam (1862-1879)
  • Frans Demaecker (1881)
  • Pieter Maenhoudt (1879-1880, 1884-1889)
  • Pieter Debree (1882-1884, 1890, 1894-1896)
  • Frans Proot (1891-1894)
  • Jan Monbaliu (1896-1904)
  • Leopold Lannoye (1905-1921)
  • Alphonse De Haene (1922-1938)
  • Raymond Vande Ryse (1939-1964)
  • Johan Buytaert (1965-1970)

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • Joris De Jaeger (Dudzele, 1922-), de 1953 ĝis 1987 pastro de la flandraj sezonaj agrolaboristoj en Francio (en la franca nomitaj trimards, en la nederlanda fransmans).
  • Amaat Vyncke (Zedelgem 1850 - Kibanga (Kongo) 1888), estis dum du jaroj Zuavo, helppastro en Dudzele ekde 1876 kaj fondinto de la fanfaro Poldergalm. Ekde 1883 li estis misiisto en Afriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]