Edgar Hilsenrath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgar Hilsenrath (2006)

Edgar Hilsenrath (2-a de aprilo 1926 en Leipzig) estas germana verkisto.

Vivo

Edgar Hilsenrath naskiĝis en 1926 kiel filo de juda komercisto. Antaŭ la Kristalnokto fuĝis li kun patrino kaj pli juna frato al gepatroj en Sereth en Bukovino, (Rumanio). La patro ne sukcesis sekvi lini, li fuĝis al Francio, kie li travivis la militon.

En 1941, Edgar Hilsenrath, lia frato kaj la patrino, amikoj kaj parencoj el Sereth estis deportitaj al rumana geto Mogilev-Podolsk sur areo de la hodiaŭa Ukrainio. Kiam la geto liberigis en 1944 la Ruĝa Armeo, li perpiede reiras al Sereth kaj de tie plu al Czernowitz. Per la organizaĵo Ben-Gurion, Hilsenrath sukcesas elmigri al Palestino, sed tie li ne trovas sian lokon kaj pluemigras en 1947 – kun la denove kuniĝinta familio – al Francio. En la fruaj 1950-aj jaroj, ili pluemigras al New York. Tie li vivas el provizoraj laboroj, tie li verkas sian unuan romanon "Nokto".

Lia sekva roamno estas "La nazio kaj la frizisto", kiu alportas por li trarompon dismonde.

Li en 1975 revenas al Germanio, kie li vivas ekde tiam en Berlin.


Verkaĵoj

  • Nacht, München 1964 (Neuausgabe 2004, ISBN 3-89086-679-4)
  • Der Nazi & der Frisör, Köln, 1977
  • Gib acht, Genosse Mandelbaum, München/Wien 1979
  • Bronskys Geständnis, München 1980
  • Zibulsky oder Antenne im Bauch, Düsseldorf 1983
  • Das Märchen vom letzten Gedanken, München, 1989 (pri la armena genocido)
  • Jossel Wassermanns Heimkehr, 1993
  • Die Abenteuer des Ruben Jablonski, München, 1997
  • Berlin ... Endstation

Literaturo

  • Thomas Kraft: Edgar Hilsenrath. Das Unerzählbare erzählen, München, 1996
  • Helmut Braun: Ich bin nicht Ranek, Köln, Dittrich Verlag, (November) 2004

Distingoj

Eksteraj ligiloj