Edgard Pisani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgard Pisani dum 1981

Edgard Pisani, naskiĝinta la 9-an de oktobro 1918 en Tunizo, estas franca politikisto. Li inter alie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Thorn, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1981 kaj 1985. Tamen li mem deĵoris ne dum la tuta oficperiodo, sed nur ekde majo 1981, transprenante la postenon de la liberala samlandano Claude Cheysson. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon evoluo. Post la periodo en la Eŭropa Komisiono, li inter alie inter 1988 kaj 1995 estis la prezidanto de la Instituto de la Araba Mondo (france Institut du monde arabe) kaj dum 1992 membriĝis en la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Francio. Edgard Pisani estas membro de la Socialista Partio (PS) de Francio.

Ŝablono:Ĝermo-biografio