Edith Meller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edith Meller
Persona informo
Naskonomo Meller Edith Karolina
Naskiĝo 16-an de septembro 1897 (1897-09-16)
en Budapeŝto
Morto 18-an de oktobro 1953 (1953-10-18) (56-jaraĝa)
en Berlino
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ernö Meller
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Edith Meller, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Meller Edith Karolina estis hungardevena germana filmaktoro. Ŝia edzo estis Georg Jacoby.

Edith Meller[1][2] naskiĝis la 16-an de septembro 1897 en Budapeŝto, ŝi mortis la 18-an de oktobro 1953 en Berlino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edith Meller devenis el juda familio. Ŝi estis edukita en Vieno, kie ŝi studis aktoradon. Ŝi debutis en muta filmo en 1916. Ŝi edziniĝis en 1922, divorcis en 1930. Ŝia edzo helpis sian filman karieron. Ĉiujare ŝi rolis en pluraj filmoj. Pro la nazioj ŝia filma kariero tuj finiĝis. En 1936 ŝi naskis filinon. Dum la 2-a mondmilito ŝi sukcese kaŝiĝis kaj evitis la holokaŭston.

Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bogdan Stimoff (debuta rolo, 1916)
  • The Profligate (1917) - S-ino Stonehay
  • Mamsell unnütz (1918) - Julia Adamie
  • Die Frau ohne Seele (1920) - Irene von Mengern
  • Der Bekannte Unbekannte (1922) - Baronino Davenport
  • Wir halten fest und treu zusammen (1929) - Carola Triller

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]