Edoardo Boncinelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edoardo Boncinelli
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1941 (1941-05-18) (82-jaraĝa)
en Rodoso
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo genetikisto
TTT
Retejo http://www.boncinelliedoardo.com
vdr

Edoardo Boncinelli (Rodi, 18-an de majo 1941) estas itala fizikisto kiu tamen esploris kaj verkis kaj instruis precipe genetikon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta de florencaj gepatroj kaj vivinta en Florenco, Edoardo Boncinelli magistriĝis pri fiziko ĉe la Universitato de Florenco per eksperimenta tezo pri kvanta elektroniko (referenato: Giuliano Toraldo di Francia).

De 1968 ĝis 1992 li praktikis laŭlonge de pli ol 20 jaroj esploran aktivecon en la kampo de la genetiko ĉe la Instituto de Genetiko kaj Biofiziko de la CNR de Napolo, antaŭe kiel stipendiulo kaj poste kiel oficiala esploristo. Dum la longa napola periodo li alternigis la esploran aktivecon kun tiu instrua ĉe la fakultato de la sciencoj kaj tiu de medicino kaj kirurgio de la Universitato de Napolo. Ĝuste en tiu esplora periodo (1985) li, kune kun Antonio Simeone, malkovris la omeotikajn genojn en la homo, nome la arkitektoj kiuj projektas la disvolvon de la organismo.

Li estis direktoro de la laboratorio de molekula biologio de la kresko ĉe la Universitata Scienca Instituto Sankta Rafaelo kaj direktoro ĉe la Centro por la studo pri la molekula kaj ĉela farmakologio de CNR de Milano. La samo okazis en aliaj esploraj centroj.

Li ne disdegnis kulti, kiel apartan ĉevaleton, la antikvan grekan literaturon el kiu tradukis kaj publikigis kolekton de poemoj el Mimnermo, Alkmano, Arkiloko kaj Sapfo): 365 lirikoj, unu por ĉiu tago de la jaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Penso de Boncinelli[redakti | redakti fonton]

La esplora kaj verka aktiveco de E. Boncinelli estas akompanata de preciza vidpunkto pri la rilatoj inter scienco kaj aliaj esploroj de la homaj menso kaj psiko. En la lasta super citita verko, ekzemple kiel aliloke, la aŭtoro engaĝiĝas pruvi ke la naturaj fenomenoj ne bezonas Dion por esti justigitaj aŭ eksplikitaj. Jam en la titolo Boncinelli ŝajnas kritiki la dikredantajn scienculojn kvazaŭ ili alvokus Dion por ekspliki la kompleksecon de la naturaj fenomenoj. Dikredantaj scienculoj reagas “rimarkante ke ilia scienco restas en la kampo de la scienco kaj ĝuste ne bezonas Dion! Se scienculo volas esplori pri Dio bezonas aliajn sciencojn, nome filozofio kaj teologio ktp. Eble la kritiko de Boncinelli aplikiĝas al scienculoj de la pasintaj epokoj kiam la sciencoj ankoraŭ ne precize distingis siajn objektojn. Pro ĝuste, ĝuste, eble, li kritikas Galileon

Video[redakti | redakti fonton]

  • Edoardo Boncinelli racconta Charles Darwin. L'Uomo evoluzione di un progetto?, Gruppo Editoriale L'Espresso, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]