Eero Järnefelt

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eero Erik Nikolai Järnefelt [jernefelt?] (n. la 8-an de novembro 1863 en Viipuri, Finnlando, m. la 15-an de novembro 1937 en Helsinko) estis finna realisma pentristo.

[redakti] Biografio

Eero Järnefelt naskiĝis en Viipuri (angle Vyborg, ruse Выборг, germane Wiburg; nuntempe en Rusio) en 1863. Lia patro Alexander Järnefelt estis oficiro en la rusa militistaro, kaj lia patrino estis Elisabeth Clodt von Jürgensburt. Li studis ĉe la Sankt-Peterburga Akademio de Arto inter 1883 kaj 1885.

En 1886 li iris al Parizo, Francio kie li amikiĝis kun Akseli Gallen-Kallela, Emil Wikström kaj Louis Sparre. Lin inspiris la plein-air (subĉielaj) kaj naturalismaj pentraĵoj laŭ Jules Bastien-Lepage.

Dum vojaĝo al Keuruu, okcidenta Finnlando, en 1889 li renkontis aktorinon Saimi SWAN, kun kiu li geedziĝis en 1890.

[redakti] Verkaro

Lia plej fama pentraĵo eble estas "La salajrosklavoj" (1893).

[redakti] Eksteraj ligiloj

• Tri pentraĵoj de Järnefelt ĉe Art of Finland (angle)
• Galerio de pentraĵoj ĉe Digikuvasto (finne)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj