Efika altruismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Efika altruismo estas filozofio kaj socia movado kun la celo laŭeble efike uzi limigitajn rimedojn kiel tempo kaj mono por plibonigi la vivkondiĉojn de laŭeble multaj sentokapablaj vivaĵoj. Iloj pri tio estas empirio kaj raciaj argumentoj.[1] Efikaj altruistoj konsideras ĉiujn kaŭzojn kaj solvojn por agi tiel ke la agado estu plej efika.[2][3] Tiu aliro surbaze de evidenteco distingas la efikan altruismon de la tradicia altruismo kaj de klasika almozdonado. La filozofo Peter Singer estas la plej fama subtenanto de la efika altruismo.[4] 

Principoj[redakti | redakti fonton]

Kosto-Profito-kalkulado[redakti | redakti fonton]

Oni kalkulas kiom da bono oni povas atingi per elspezo de unu eŭro, ekzemple kiom da aldona sana vivdaŭro oni povas atingi per elspezo al sanprojekto. Efika donacado estas grava parto de la efika altruismo, ĉar kelkaj helpoorganizoj estas pli efikaj ol aliaj.[5][6][7][8] Kvankam ekonomia agado estas relative nova ideo en la kampo de almozdonado, ĝi ofte estas uzata de ekonomikistoj. Multaj efikaj altruistoj venas el la kampoj de filozofio, ekonomiko, matematiko kaj aliaj, kiuj preferas racion.[9]

Prioritatigo de la afero por kiu oni agas[redakti | redakti fonton]

Multaj efikaj altruistoj kredas ke oni devas eltrovi kio gravas al si plej kaj en kiu kampo (ekzemple sano, maljusteco, povreco, edukado) oni povas plej efike helpi.[10] Efikaj altruistoj volas ke oni kontrolu la efikon kaj evidentecon de la helpo. Ene de certaj temokampoj tio jam okazas (ekzemple pri edukado aŭ klimatŝanĝiĝo) sed inter la certaj kampoj ankoraŭ ne tre ofte. Jam dekomence oni elektu la agadkampon laŭ efikeco.[11] Efikaj altruistoj klopodas elekti la plej efikajn helpoprojektojn surbaze de ĝenerale akceptataj valoroj kiel la malpliigo de suferado. Pri tio ili donas tempon kaj monon al projektoj kaj organizoj kiuj efike subtenas tiujn celojn. Pluraj organizoj esploras pri la efikeco de organizoj kaj projektoj por plifaciligi la elekton.[12][13] Multaj efikaj altruistoj pensas ke plej gravas la batalo kontraŭ malriĉeco en malriĉaj landoj, la malpliigo de suferado de bestoj pro amasa produktado de bestoproduktoj, kaj la zorgo pri la longdaŭra estonto de la homaro.[10]

Senpartieco[redakti | redakti fonton]

Efikaj altruistoj rifuzas la vidpunkton ke la vivo de kelkaj estas pli valora ol tiu de aliaj. Ekzemple ili kredas ke la vivo de homo en evolulando same valoras kiel tiu en industrilando

Krome, multaj efikaj altruistoj opinias ke estontaj generacioj havas la saman moralan valoron kiel la nunaj, kaj pro tio ili fokusiĝas al redukto de riskoj pri la ekzistado de la homaro. Aliaj kredas, ke la interesoj de bestoj havas la saman moralan pezon kiel tiuj de la homoj kaj fokusiĝas pri malpliigo de suferado de bestoj, ekzemple en intensa bestoproduktado.[14]

Kontraŭfakta argumentado[redakti | redakti fonton]

Efikaj altruistoj argumentas, ke kontraŭfakta argumentado estas grava por eltrovi kiuj agoj plejaltigas la pozitivan efikon. Multaj homoj kredas ke la plej bona maniero por helpi homojn estas helpi rekte per donado de mono aŭ labortempo al almozdonantaj organizoj aŭ sociaj servoj.[15][16] Ĉar organizoj kiuj oferas sociajn servojn aŭ almozojn kutime havas multajn membrojn aŭ subtenantojn kiuj pretas labori por ili, efikaj altruistoj komparas la kvanton de la bono kiun oni povas fari en tradicia altruista kariero kun la kvanto de la bono kiun alia persono povus fari en la sama situacio. Laŭ tiu argumentado la efiko de tradicia altruista kariero povas esti malpli granda ol unue ŝajnas.[17] Ekzemple oni kutime tre alte taksas karieron en la kampo de medicino ĉar oni povas rekte savi multajn vivojn, sed tamen alia kandidato por tiu laboro povus eble savi same multajn vivojn.

La strategio de mongajnado-por-donacado estas proponita por efikaj altruistoj. Tio signifas ke oni alstrebu bonege pagatan laboron kun la celo de fordonacado de alta kvanto de tiu mono al efikaj organizoj kun bonaj celoj. Kelkaj efikaj altruistoj eĉ diras ke oni rajtus eĉ fari tion per kontraŭetika laboro (ekzemple kiel investbankisto, ĉar sume la rezulto estas pli bona ol se iu havus tiun postenon kiu poste ne fordonacus la monon.[18][19] Sed aliaj kontraŭas tiun principon, ekzempe Bernard Williams je la ekzemplo de posteno en fabriko por ĥemiaj armiloj.[20]

Vidpunktoj pri morale troigitaj agoj (supererogacio)[redakti | redakti fonton]

Kelkaj gravaj filozofoj de la efika altruismo, inter ili Peter Singer kaj Peter Unger rifuzas la vidpunkton ke donacado por almozdonantaj celoj estas troigita en la signifo ke ĝi estas bona, sed ne necesa laŭ moralo. Efikaj altruistoj ne ĝenerale negas la ekziston de troigitaj donacoj, sed donacojn al organizoj, kiuj tre efike helpas la plej malriĉajn homojn en la mondo, ili konsideras kiel morale devige. Por pli klare montri tiun opinion, Singer kaj Unger uzas la pensoeksperimenton, ke oni devas helpi al homo en mortdanĝero se oni povas facile fari tion. Donacado al almozdonantaj organizoj similas al tio. Antaŭkondiĉo por tiu argumento estas, ke ne gravas la distanco, ĉu oni povas helpi al la persono. Tio estas unu de la bazaj principoj en la efika altruismo.

Famaj subtenantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj personoj en la movado de efika altruismo inkluzivis:

  • Peter Singer, filozofo ĉe Universitato Princeton. Singer verkis kelkajn librojn pri efika altruismo, ekzemple la libron „The Life You Can Save“ (La vivo, kiun vi povas savi).[21] Ŝli ankaŭ fondis samnoman organizaĵon. Ŝli estas membro de la organizaĵo „Giving what we can“ (Donaci kion ni povas) kiu kuraĝigas homojn donaci 10% de siaj enspezoj. Singer mem donacas minimume 25% de siaj enspezoj.[22][23]
  • Derek Parfit, filozofo ĉe Universitato de Oksfordo
  • Dustin Moskovitz, kunfondinto de Facebook
  • Nick Bostrom, direktoro de la Future of Humanity Institute (Instituto de Estonteco de Homaro)
  • Hilary Greaves, direktoro de la Global Priorities Institute (Instituto de Tutmondaj Prioritatoj)
  • William MacAskill, filozofo ĉe Universitato de Oksfordo. Ŝli verkis la libron "Doing Good Better" (Fari bonon pli bone).
  • Toby Ord, esplorist ĉe la Future of Humanity Institute (Instituto de Estonteco de Homaro). Ŝli okupiĝas pri tutmonda malriĉeco kaj riskoj de katastrofoj.[24] Li fondis la organizaĵon Giving What We Can (Doni Kion Ni Povas)[25] kaj verkis la libron The Precipice: Existential Risk and the Future of Humanity (La krutaĵo: ekzisteca risko kaj la estonteco de la homaro).
  • Liv Boeree, profesia pokerludanto
  • Holden Karnofsky, kunfondinto de GiveWell kaj ĉefoficisto de Open Philanthropy Project (Projekto Malferma Filantropio)
  • Yew-Kwang Ng, ekonomisto ĉe Teknologia Universitato Nanyang
  • Thomas Pogge, filozofo ĉe Universitato Yale kaj direktoro de la Programo de Tutmonda Justeco. Ŝli estas membro de la organizaĵoj „Giving what we can“ kaj de la „Health Impact Fund“, kiu helpas provizi modernajn medikamentojn malmultekoste al malriĉaj homoj,[26][27] kaj de la organizaĵo „Academics Stand Against Poverty“, kiu helpas al sciencistoj pligrandigi pozitivan influon pri malriĉeco en la mondo. En sia libro „Weltarmut und Menschenrechte“ (Tutmonda malriĉeco kaj homaj rajtoj“) Pogge argumentas ke homoj en riĉaj demokratiaj landoj aktive malhelpas al homoj en disvolviĝantaj landoj.[28] Pogge kredas, male al Singer kaj Unger, ke nia respondeco pri helpi malriĉulojn rekte rezultas el la fakto, ke homoj el riĉaj landoj per kreditoj al koruptaj registaroj aktive malutilas al homoj en tiuj landoj.[29]
  • Peter Unger, profesoro ĉe Universitato de Nov-Jorko. En sia libro „Leben und sterben lassen“ (Vivi kaj lasi morti) Peter Unger prezentas kelkajn argumentojn ke homoj en industrilandoj havas fortan moralan respondecon pri helpo al aliaj.[30] Ŝli kreis la sekvan komparon: Se vi posedas aŭton kaj survoje vi trovas homon kiu forte sangas kaj perdos sian gambon se vi ne helpos al li, tiam estus kontraŭmorale ne helpi lin, eĉ se tiu homo vundiĝis pro propra kulpo kaj al vi la sango kaŭzus multekostan malpurigaĵon de la aŭto. Sed, ĉu ne estus eĉ pli kontraŭmorale se vi ricevas leteron de UNICEF kiu klarigas ke vi per relative malgranda sumo povus savi la vivon de 30 infanoj, kaj vi tamen ne donacus? Tial Unger diras ke oni morale devas subteni organizojn kiel UNICEF kaj Oxfam per laŭeble multe da mono kiun oni enspezas nun kaj estonte.[30][31]
  • Shelly Kagan, filozofo ĉe Universitato Yale. Ŝli verkis la libron The Limits of Morality (La limoj de moraleco),[32] en kiu ŝli asertas, ke oni havas la moralan devon inter ĉiuj leĝaj agoj elekti tiujn kiuj entute havas la plej pozitivajn efikojn.

Vivostilo[redakti | redakti fonton]

La principoj de la efika altruismo povas signifi gravajn ŝanĝojn pri la vivmaniero.[30] Multaj efikaj altruistoj klopodas vivi laŭeble ŝpareme por ke ili povu donaci pli. Kelkaj efikaj altruistoj celas bonan karieron por havi tre altan enspezon kiun ili poste donacas.[33] Aliaj efikaj altruistoj vivas konscie malpli ŝparema kaj donacas malpli por montri ke efika altruismo tamen povas esti alloga kaj kiam aliaj sekvas tiun ekzemplon tio sume tamen povas efiki pli da bono.

Organizoj[redakti | redakti fonton]

  • Stiftung für Effektiven Altruismus kiu rezultis el Bazela grupo de la Fondaĵo Giordano Bruno [34]
  • THINK, universitata asocio en Bern und St. Gallen [35]
  • Giving what we can, internacia asocio kiu varbas por la plej efikaj organizoj kiuj laboras kontraŭ malriĉeco. Ĝi esploras efikecon de organizoj, subtenas inteligentan mondonacadon kaj konstruas komunumon de homoj, kiuj volas donaci laŭeble multe por efika helpo.[36]
  • 80.000 Hours, etike konsilas pri profesioj al homoj, kiuj volas uzi sian karieron por havi pozitivan influon en la mondo.[37]
  • Animal Charity Evaluators, organizo kiu laŭeble efike volas plibonigi vivkondiĉojn de bestoj.[38]
  • The Life You Can Save, movado kiu kontraŭbatalas malriĉegecon per donacado al efikaj organizoj de almozdonantoj.[39]
  • The High Impact Network, organizo kiu disvastigas la ideojn de la efika altruismo per lokaj renkontiĝoj.[40]
  • Instituto Ética, Racionalidade e Futuro da Humanidade, brazila organizo kiu subtenas efikajn mondonacojn kaj esploras kiel teknologio povas helpi al estontaj generacioj.[41]

Pliprofundiga literaturo[redakti | redakti fonton]

  • William MacAskill: Doing Good Better: How Effective Altruism Can Help You Make a Difference. New York, USA: Gotham Books (2015).
  • Shelly Kagan: The Limits of Morality. 1st issued in paperback. Clarendon Press, Oxford 1991, ISBN 0-19-823916-5.
  • Peter Singer: The Life You Can Save. Acting Now to End World Poverty. Random House, New York NY 2009, ISBN 978-1-4000-6710-7.
  • Peter Singer: Effektiver Altruismus. Eine Anleitung zum ethischen Leben. Suhrkamp Verlag, Berlin 2016, ISBN 978-3-518-58688-4.
  • Peter Unger: Living High and Letting Die. Our Illusion of Innocence. Oxford University Press, New York NY u. a. 1996, ISBN 0-19-510859-0.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Effektiver Altruismus Wie kann das Leben möglichst vieler empfindungsfähiger Wesen verbessert werden? Eldonejo Giordano-Bruno-Stiftung , 14a de Aŭgusto 2014, 2014-08-15 germane
  2. http://effective-altruism.com
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-09. Alirita 2016-04-08.
  4. http://blog.ted.com/2013/03/01/effective-altruism-peter-singer-at-ted2013/
  5. Your dollar goes further when you fund the right program GiveWell 2014-07-27 angle
  6. Giving 101: The basics. GiveWell. Alirita 2013-02-28.
  7. Your dollar goes further overseas. GiveWell. Alirita 2013-02-28.
  8. Karnofsky, Holden. Hunger here vs. hunger there. GiveWell. Alirita 2013-02-28.
  9. Singer, Peter. The Why and How of Effective Altruism. TED. TED Conferences, LLC. Alirita 2013-07-17.
  10. 10,0 10,1 MacAskill, William. What Is Effective Altruism?. Effective Altruism. Alirita 2013-07-17.
  11. Karnofsky, Holden. Strategic Cause Selection. The GiveWell Blog. GiveWell. Alirita 2013-06-22.
  12. Causes. 80,000 Hours. Centre for Effective Altruism. Alirita 2013-06-22.
  13. GiveWell Labs Overview. GiveWell. Alirita 2014-07-27.
  14. Animal Charity Evaluators. Alirita 2014-07-27.
  15. "Best jobs for saving the world", CNN, November 2011. Kontrolita 2013-02-28.
  16. . 10 „helping“ professions and how to train for them. Schools.com (2011-06-14). Arkivita el la originalo je 2017-02-15. Alirita 2013-02-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-15. Alirita 2016-04-08.
  17. Todd, Benjamin J.. Just What Is 'Making a Difference'? - Counterfactuals and Career Choice. 80,000 Hours. Centre for Effective Altruism. Alirita 2013-07-17.
  18. . Which ethical careers make a difference?. Alirita 2014-07-27.
  19. William MacAskill. "Replaceability, Career Choice, and Making a Difference".
  20. Bernard Williams: A critique of utilitarianism in Utilitarianism: For and against, S. 97 ff. Cambridge University, Cambridge 1973
  21. Peter Singer: The Life You Can Save: Acting now to end world poverty, Random House, New York 2009
  22. List of Members. Alirita 2012-11-22.
  23. FAQ on Singer's webpage at Princeton. Princeton.edu. Alirita 2011-05-23.
  24. Ord, Toby. Academic Site. A Mirror Clear. Alirita 2013-03-02.
  25. Geoghegan, Tom, "Toby Ord: Why I'm giving £1m to charity", 2010-12-163. Kontrolita 2013-03-02.
  26. Pogge, Thomas. (2008) The Health Impact Fund: Making New Medicines Accessible for All. Incentives for Global Health.
  27. Medicine for the 99 percent (September 2011). Arkivita el la originalo je 2014-01-18. Alirita 2014-07-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-18. Alirita 2016-04-08.
  28. ISBN 0745641431
  29. BibDOI 10.1023/B:ETTA.0000004700.20750.0d
  30. 30,0 30,1 30,2 ISBN 0195108590
  31. Martha Nussbaum. "If Oxfam ran the world", 9/4/1997. Kontrolita 2013-03-07.
  32. Shelly Kagan: The Limits of Morality (1991)
  33. „Earning to Give.“ 80,000 Hours. http://80000hours.org/earning-to-give
  34. http://ea-stiftung.org/
  35. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-19. Alirita 2016-04-08.
  36. http://givingwhatwecan.org/
  37. http://80000hours.org/about-us
  38. http://www.animalcharityevaluators.org
  39. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-17. Alirita 2016-04-08.
  40. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-17. Alirita 2016-04-08.
  41. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-31. Alirita 2016-04-08.