Egiptoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Egiptoj
egipt-arabe مَصريين (Masˤreyyīn)
kopte ϩⲁⲛⲣⲉⲙ̀ⲛⲭⲏⲙⲓ (han.Remenkīmi)
loĝantaro
nord-Afrikanoj • Mezorientanoj • loĝanto • Mediteranea raso
Suma populacio
ĉ. 91 milionoj (en 2012)[1]

Ŝtatoj kun signifa populacio
Ŝablono:Flagikono Egiptio 82,5 milionoj (takso de 2012)
Ŝablono:Flagikono Libio 1 000 000 (2011)
Ŝablono:Flagikono Usono 800 000 - 2 000 000 (2010)
Ŝablono:Flagikono Sudano 1 300 00 (2011)
Ŝablono:Flagikono Jordanio 227 000 (1999)
Ŝablono:Flagikono Kuvajto 191 000 (1999)
Ŝablono:Flagikono Britio 147 000 (2000)
Ŝablono:Flagikono UAE 140 000 (2002)
Ŝablono:Flagikono Kanado 110 000 (2000)
Ŝablono:Flagikono Italio 80 000 (2010)
Lingvo(j)
egipt-araba, saida egipta, kopta (liturgia, parole preskaŭ formortinta)
Religio
sunaisma islamo, kopta kristanismo
vdr

Egiptoj - egipt-arabe مَصريين (Masˤreyyīn), kopte ϩⲁⲛⲣⲉⲙ̀ⲛⲭⲏⲙⲓ (han.Remenkīmi) - en nuntempa etna kompreno estas la loĝantoj de Egiptio de komuna kulturo kaj lingvo egipt-araba kaj ties idoj en aliaj landoj. La egipta identeco en tiu kompreno proksime rilatas al geografio. La loĝantaro de Egiptio koncentriĝas en la suba nila valo, mallarĝa strio de kultivebla lando de la unua rivera katarakto proksime de la urbo Asuano sude ĝis la Mediteranea Maro norde. Tiu unika geografia situo estis la bazo de la evoluo de la egipta socio ekde la antikva epoko.

El religia vidpunkto, 90 procentaĵoj de la egiptoj estas islamanoj (75 procentaĵoj sunaanoj), pliaj 9 procentaĵoj estas koptoj: El genetika vidpunkto, la koptoj (el la greka αιγυπτος "Aigyptos" egiptoj), nocio por la parto de la egiptia loĝantaro kiu restis kristanisma post kiam en la 7-a jarcento la muslimaj araboj konkeris Egiption, aparte nomeblus tipaj "egiptoj": ĉar la koptoj ne edziĝas/is kun muslimoj, ili takseblas rektaj genaj heredantoj de la praegiptianoj.

Notoj

  1. informo el la retejo aleqt.com el Sauda Arabio