Eisenberg an der Pinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eisenberg an der Pinka, kroate Čjeka, hungare Csejke [ĉejke] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Deutsch Schützen-Eisenberg.

Preĝejo de Eisenberg an der Pinka
Monumento en Eisenberg an der Pinka

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Eisenberg an der Pinka situas antaŭ monto, laŭ la hungara landlimo. Oberwart troviĝas je 25, Szombathely je 20 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue la romianoj kulturis tie vitojn. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1157 laŭ tiama hungara ortografio "Chegge". La loĝantoj longe okupiĝis kun ferofandado. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la vilaĝon. Poste kroatoj refondis ĝin. En 1910 vivis en Csejke 514 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szombathely, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Eisenberg an der Pinka unuiĝis kun Deutsch-Schützen.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]