El Sistema

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

El Sistema ("La sistemo", oficiale: "Fundación del Estado para el Sistema de Orquesta Juvenil e Infantil de Venezuela" - Ŝtata fondaĵo por sistemo de infan- kaj junulorkestroj de Venezuelo) estas tutlanda muzikprojekto en Venezuelo, kiu donacas muzikinstrumenton kaj muzikinstruadon al pluraj centmiloj da malriĉaj infanoj. Tiel stariĝis pli ol 30 profesiaj orkestroj, plej konata inter ili estas Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar.

Ĝi estis fondita en 1975 de José Antonio Abreu, kiu per ĝi kaŭzis kvazaŭ revolucion en la batalo kontraŭ mizero, malespero kaj krimo kaj ricevis la Alternativan Nobelpremion 2001 pro tiu fondaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli ol 75 % de la venezuela loĝantaro estas tre malriĉaj. Multegaj homoj en Karakaso vivas en ladkvartaloj, kie krimo kaj perforto disvastiĝas.

José Antonio Abreu iniciatis la muzikinstruadon malpliigi la mizeron de infanoj kaj doni ŝancon al ili. Li taksis muzikon bona rimedo tiucela.

Citaĵo
 La plimulto de la infanoj kaj junuloj apartenas al la grupoj plej senprotektaj kaj ekskluditaj el la venezuela socio. Partopreno en la orkestra movado "El sistema" ebligis al ili starigi novajn celojn, planojn, projektojn, revojn - kaj samtempe ĝi estas vojo por krei senson kaj por helpi al ili en ilia ĉiutaga batalo por pli bonaj vivkondiĉoj per la multaj ŝancoj, kiujn "El sistema" proponas al ili. 
— José Antonio Abreu

En 1975 Venezuelo havis du sinfoniorkestrojn, en kiuj ludis plejparte eŭropaj profesiaj muzikistoj. Abreu invitis 11 junajn muzikantojn al provludado kaj klarigis la projekton. La dua provludado jam allogis 25 muzikantojn, la tria 46 kaj la kvara 75. Abreu fondis Venezuelan junularan sinfoniorkestron Simón Bolívar, kies nomo omaĝas la liberigiston Simón Bolívar.

Sed Abreu celis multe pli ol nur fondiĝon de sinfoniorkestro, li volis efektivigi muzikon por la edukado kaj la psika kaj socia memfidigo de la junuloj, ĉefe de la malavantaĝigitaj infanoj.

El sistema, nacia reto de infan- kaj junulorkestroj de Venezuelo[redakti | redakti fonton]

Kiam Venezuelo multe profitis de sia naftoprovizo, Abreu sukcesis konvinki la ministerion pri sano, subvencii la muzikpedagogian aktivadon. Tiel ekestis "El Sistema", la sistemo de infan- kaj junularorkestroj de Venezuelo. Ĝia kerno estas la nucléos, la muziklernejoj de la sistema. Ili akceptas infanojn de pli ol 2 jaroj. Dum ses tagoj en la semajno la infanoj rajtas senkoste uzi la muzikinstrumentojn kaj la muzikinstruadon de la muziklernejoj. Ili estas instruataj en instrumentaj grupoj, poste en ensembloj. La partopreno estas deviga. Krom trejnado en la instrumenta fako la infanoj multe kantas, dancas kaj moviĝas.

En la muziklernejoj la infanoj ĝuas sekuran kaj senperfortan medion. La instruistoj kunlaboras kun la lokaj sociaj servoj, orfejoj kaj helpas eĉ prizorgi mankantajn nutraĵojn, vestaĵojn aŭ aliajn bezonataĵojn.

La infanoj ricevas multan atenton kaj konfirmon. Ili estas kuraĝigataj en pozitiva etoso. Kiam ili eklernis iom ludi, ili jam povas instrui pli junajn infanojn. Multaj muzikinstruistoj laboras por la projekto - plejparte laŭ la metodoj de Kodály, Suzuki kaj Solfeĝo.

De 1975 Abreu sukcesis la apogon de ĉiuj administracioj. Tiel El Sistema havis (en 2007) 90 muziklernejojn kun pli ol 250.000 lernantaj infanoj, 125 junularorkestrojn, 57 infanorkestrojn kaj 30 profesiajn sinfoniorkestrojn. 1500 muzikinstruistoj laboras en la sistemo Fundación del Estado para el Sistema National de las Orquestas Juveniles e Infantiles de Venezuela (Fesnojiv). Entute la kostoj estas 29 milionoj da dolaroj, sumo eksterordinare alta por evoluanta lando.

Abreu mem komentas: „La registaro subtenas mian projekton ĵus pro ties socia orientiĝo. La ŝtato bone komprenis, ke la projekto - kvankam funkcianta per muziko kiel rimedo - unuavice estas socia: projekto por apogado de ĝeneralaj homaj kvalitoj. Ĉar por la infanoj, kun kiuj ni laboras, muziko estas preskaŭ la sola vojo al digna homa vivo. Malriĉeco - tio signifas: soleco, tristeco, anonimeco. Orkestro - tio signifas: ĝojo, motivigo, teama spirito, strebado al sukceso. Ni estas granda familio serĉanta pri harmonio kaj tiaj belaj aferoj, kiujn nur muziko povas alporti al homo.“

Foje, kiam mankis mono por ekipi ĉiujn infanojn per muzikinstrumentoj, El Sistema eltrovis novan virton en tiu manko: la infanoj ricevis memfaritajn instrumentojn el papero kaj kartono kaj per tiuj ludiloj-instrumentoj ili trovis tre kreivan aliron al muziko. La "paperorkestro" montriĝis nova, tre ĝojiga vojo al muziko. - Ankaŭ handikapitaj infanoj ne estas ekskludataj, eĉ surdaj infanoj povas kunmuziki. [1]

La "sistemo" aperigis orkestrojn kaj muzikistojn de elstara kvalito. Altrenomaj dirigentoj kiel Claudio Abbado, Sir Simon Rattle kaj Zubin Mehta venas al Venezuelo ĉiujare por muziki kun la junuloj.

Kelkaj el la junaj muzikistoj intertempe mem akiris mondfamon, interalie Gustavo Dudamel (dirigento de la Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar) kaj Aléxis Cárdenas (violono). Edicson Ruiz (kontrabaso) estis alvenigita al El sistema, kiam la patrino afliktiĝis pro pli kaj pli agresema konduto de sia filo; kiam li aĝis 17, la Berlina filharmonia orkestro akceptis lin, la plej juna muzikisto iam ajn akceptita en tiu orkestro.

Notoj, fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la apartan sekcion en la dokumenta filmo El Sistema de Paul Smaczny kaj Maria Stodtmeier, 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]