Eleganta trogono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eleganta trogono
Eleganta trogono
Eleganta trogono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Trogon
Specio: T. elegans
Trogon elegans
(Gould, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Eleganta trogono, Trogon elegans, estas birdospecio de genro de preskaŭpaserinaj birdoj de la familio de trogonedoj, nome Trogon. Ili loĝas el plisudorienta Arizono en Usono al nordokcidenta Kostariko. Ĝi eventuale troviĝas kiel vaganto en pli sudorienta kaj okcidenta Teksaso.

Ĝi estas loĝanto de pli malsupraj niveloj de duonaridaj malfermaj arbaroj. Ili nestumas 2-6 m alte en nekovrita trueto, kutime selektante oldan truon de pego, kaj la tipa ovodemetado estas de 2-3 ovoj.

Trogonos havas distingigajn masklan kaj inan plumarojn, kun mildaj, ofte kolorplenaj, plumoj. Tiu ĉi nearktisa kaj neotropisa specio estas 28-30 cm longa kaj 65-67 g peza. Ambaŭ seksoj havas blankan subvoston kun mallarĝa fina horizontala nigra strio. La subvosto havas ankaŭ grandajn blankajn pintojn graditaj eĉ kun nigra fina strio. Ambaŭ havas flavan bekon, oranĝruĝajn subvostaj kovrilojn kaj malsupran ventron, kaj blankan horizontalan brustostrion.

La masklo de la Eleganta trogono havas metalbrilajn malhelverdajn kapon, supran bruston kaj dorson, nigrajn vizaĝon kaj gorĝon, kaj ruĝoranĝajn malsupran bruston kaj ventron. Li montras grizajn supraflugilajn kovrilojn. La ino havas metalbrilajn bronzkolorajn kapon, supran bruston, dorson, supran voston kaj supraflugilajn kovrilojn. Ŝi montras senkoloran blankan supran ventron, kaj etan blankan vertikalan strion malantaŭ la okulo.

La kutima alvoko estas raŭka "ku-ah ku-ah ku-ah". Tiu trogono inkludas kelkajn trilecajn notojn.

La Eleganta trogono manĝas insektojn kaj fruktojn, ofte prenitajn dumfluge. Ties larĝaj bekoj kaj malfortaj kruroj respegulas siajn dieton kaj arban kutimaron. Kvankam la flugo estas rapida, ili ne estas flugemaj. Ili kutime ripozas rekte kaj senmove.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]