Elemér Dedinszky
Elemér Dedinszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Dedinszky Elemér Emánuel János |
Naskiĝo | la 23-an de junio 1884 en Alsólehota (Hungara reĝlando) |
Morto | la 4-an de januaro 1933 en Dunaharaszti (Hungara reĝlando) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • pentristo • artisto • restorer |
Elemér Dedinszky [dedinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dedinszky Elemér estis hungara skulptisto, pentristo. Lia nobela antaŭnomo estis nemesdedinai.
Elemér Dedinszky [1] naskiĝis la 23-an de junio 1884 en Alsólehota (Hungara reĝlando, nuntempa vilaĝparto de Oravský Podzámok en Slovakio), li mortis la 4-an de januaro 1933 en Dunaharaszti.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Elemér Dedinszky akiris diplomon en Reĝa Industriarta Altlernejo en 1903. En tiu jaro lia grafikaĵo estis premiita. Ekde 1904 li plulernis en arta akademio en Munkeno. Dum la 1-a mondmilito li pentradis la militan vivon, poste li kreis monumentojn pri la milito.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Lemberg (1916)
- Budapeŝto (1917)
- Arthalo Budapeŝto (1930)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Arató-szabadság
- Szászmagyarosi honvédroham: 10-es honvédek elfoglalják a Károly király csúcsot (1916.)
- Tűzérségi megfigyelő búzakeresztben
Restintaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]
- I. és II. világháborús emlékmű (Szikszó, (1926))
- I. és II. világháborús emlékmű (Dunaharaszti, (1927), vidu la suban bildon!)
- Hősi emlékmű Onga (1927))
- Árpád magyar fejedelem (Hidasnémeti (1932), vidu la suban bildon!)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
-
Monumento en Dunaharaszti
-
Statuo pri Árpád