Elemér Somfay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Somfay
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1898 (1898-08-28)
en Budapeŝto
Morto 15-an de majo 1979 (1979-05-15) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Tereza milita akademio
Parencoj Aurél Stromfeld
Okupo
Okupo atleto • modernpentatlonisto
vdr

Elemér Somfay [ŝomfai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somfay Elemér estis hungara klasika pentatlonisto, moderna pentatlonisto, dekatlonisto, olimpiano, trejnisto, oficiro. Lia origina familia nomo estis Stromfeld, lia parenco estis Aurél Stromfeld.

Elemér Somfay[1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1898 en Budapeŝto? laŭ alia informo en Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio), li mortis la 15-an de majo 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Somfay maturiĝis en gimnazio en Nagybecskerek en 1915, poste li studis en militakademio en Wiener Neustadt. Jam kiel oficiro li batalis en lasta periodo de la 1-a mondmilito, li vundiĝis kaj ricevis armeajn medalojn. Ekde 1920 li estis instruisto pri skermado en instituto, kie lia plej lasta rango estis kolonelo. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 1941.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Elemér Somfay nur en la pacaj tempoj ekde 1920 li estis atleto en Budapeŝto. Inter 1922-1930 li estis hungara ĉampiono 19-foje, dum li tenis dekfoje hungaran rekordon kaj li apartenis al la hungara nacia teamo kvarfoje inter 1924-1929, eĉ en 1925 ankaŭ angla ĉampiono en trisalto. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1924, Hungario en la Somera Olimpiko 1928 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kun arĝenta medalo (1924, klasika pentatlono). Depost fino de sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • M. Atlétika és tréningje (1929)

Referencoj[redakti | redakti fonton]