Elemér Hetényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Hetényi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1866 (1866-12-12)
en Ádánd
Morto 14-an de junio 1941 (1941-06-14) (74-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Laura Hetényi • Amália Hetényi • Jozefa Hetényi • Béla HetényiAntónia Hetényi
Parencoj József Hetényi
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisorofilmreĝisoro
vdr

Elemér Hetényi [hete:nji] - en hungara kutima vortoordo HETÉNYI Elemér - estis hungara aktoro, reĝisoro kaj pedagogo naskiĝinta en Ádánd en 1866 kaj mortinta en Koloĵvaro en 1943.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li debutis en 1889 en Mosonmagyaróvár en trupo de György Völgyi kaj ĝis 1903 li ludis en diversaj vaganttrupoj. Li dungiĝis al la trupo de Jenő Janovics de Szeged, poste de Koloĵvaro, kies li estis ano 18 jarojn. En 1921 li ludis en Oradea ĉe Lajos Parlaghy. En 1924 li establis aktorlernejon samloke. Inter 1926 kaj 1928 li estis ĉefreĝisoro de la trupo de Mihály Szendrey (AradTemesvár). La 1-an de aŭgusto 1935 li malfermis aktorlernejon en Kluĵo, kaj li tie aperis lastfoje en scenejo la 12-an de septembro 1940 okaze de la festa spektaklo de adiaŭ de la teatro Thália.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Basil (Ferenc Lehár: Luxemburg grófja, "La grafo de Luksemburgo");
  • Durbints sógor (Géza Gárdonyi: A bor, "la vino");
  • Dragutin (Ferenc Lehár: Cigányszerelem, "cigana amo");
  • Id. Nagy István (Sándor Bródy: A tanítónő, "la instruistino").

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon