Ella Olosz
Ella OLOSZ GAZDÁNÉ ([olos]; Gazdáné estas edzina nomo) estis rumanuja hungara tektilartistino naskita la 3-an de januaro 1937 en Teliu kaj mortinta en Covasna la 7-an de februaro 1993. Ŝi estis la edzino de arthistoriisto, sociografo József Gazda.
Enhavo |
Biografio [redakti]
La familio de Ella Olosz en 1940 translokiĝis en Covasnan, en naskiĝurbon de ŝia patro. Ŝi lernis en Sfântu Gheorghe inter 1950–54 en knabinmezlernejo. Inter 1955–61 ŝi finis la fakojn pri tekstilo kaj dekoracio en la Belarta Altlernejo Ion Andreescu en Kluĵo, kie ŝia klasestrino estis Ciupené Király Sarolta, la pentron instruis Sándor Mohy, la skulptadon Jenő Szervátiusz, la dekoracian desegnon László Debreczeni. En la teksadon enkondukis ŝin Judit Szentimrei. Post 1957 en la organizo de Scienca Akademio ŝi partoprenis kolektvoĝaĵon en Sic, en rando orienta de Barcaság kaj en Baseno de Kaŝino. En 1960 ŝi vizitis la ĉangojn en Moldavio. Inter 1961–64 ŝi instruis en Aiud kaj poste ĝis 1990 en Covasna. Inter 1970 kaj 1979 ŝi studvojaĝis en Francujo, Italujo, Britujo, Hispanujo, Svislando, Okcident-Germanujo, Grekujo, Turkujo, Sirio, Egiptujo, Irako, Irano, Pakistano, Afganistano, Turkmenistano, Uzbekistano, Rusujo. Ekde marto de 1990 ŝi iĝis grafikredaktoro de revuo Az Ige.
Bibliografio [redakti]
- Gazda József: Gazdáné Olosz Ella. Kriterion – Püski, 1994.