Manuelo la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emanuelo la 1-a de Portugalio

Dom Emanuelo la 1-a (aŭ Manuelo la 1-a) estis la 14-a reĝo de Portugalio. Li naskiĝis en Alcochete la 31-an de majo 1469 kaj mortis en Lisbono la 13-an de decembro 1521). Li estis la filo de la princo Ferdinando de Portugalio (1433-1470), duko de Viseu, kaj de lia edzino Beatrico de Portugalio (1430-1506). Li estis do la kuzo de la reĝo Johano la 2-a, el kiu li heredis la tronon en 1495.

Oni kromnomis lin aŭ La Granda, aŭ La Fortuna. Li reĝis ekde 1495 ĝis sia morto en 1521.

Politiko

Dum la regado de Emanuelo la 1-a, la Portugala Reĝlando ne intervenis en la konfliktoj inter Francujo kaj Hispanujo, do sintenis neŭtrale en la diplomatio, kvankam li havis firmajn kaj bonajn rilatojn al la Hispana krono. Anstataŭ la batalo kontraŭ alia eŭropa nacio, la ibera ŝtato pluigis la koloniigon de Brazilo kaj Barato. En la reĝotempo de Emanuelo, Vasco da Gama malkovris la maran vojon de Eŭropo al Barato, kio plifaciligis komercon kun la orientaj landoj, al kiuj Emanuelo sendis 13 ŝipojn por eki la komercon kun la hindaj princoj. Koncerne enlandan politikon, Emanuelo persekutis judojn kaj maŭrojn. La prosekuto de la judoj estis kondiĉo de la hispana krono, por ke Manuelo rajtu edziĝi kun hispana princino.[1]

Edzinoj

Emanuelo edziĝis tri fojojn:

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Livermore, Harold V. kaj aliaj.: Manuel I. El: Encyclopaedia Britannica. Ligilo: http://www.britannica.com/EBchecked/topic/363107/Manuel-I. Vidita la 29-an de Novembro 2013.

Ŝablono:LigoLeginda