Emil Petrovics
Emil Petrovics [petroviĉ], hungare Petrovics Emil, latin-serbe Petrović estis serba-hungara pedagogo kaj komponisto.
Li naskiĝis en la tiama Petrovgrad (nun Zrenjanin), en la 9-a de februaro 1930. Li mortis en Budapeŝto, en la 30-a de junio 2011.
Vivo
Li dekomence lernis serbe kaj hungare. Baldaŭe la familio translokiĝis al Beogrado, poste dum la 2-a mondmilito al Budapeŝto, kie li frekventis lastfoje ĉeflernejon pri muziko. En la 1950-aj jaroj li dirigentis en fabrika orkestro. En la sekva jardeko li laboris en muzika teatro. Inter 1966–1985 li estis ankaŭ parlamentano, ekde 1964 li instruis, kiel profesoro en la ĉeflernejo. Baldaŭe li estis ĉefdirektoro de Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj ofte aperis en la televizio. Li edziĝis trifoje.
Li dufoje ricevis premion Kossuth, se ne paroli pri la ceteraj premioj. Li estis entombigita post la ĉefurba solena rito en Szigliget.
Verkoj (selekto)
- 3 operoj
- 2 simfonioj
- baleto Salome (1979)
- oratorio (1967)
- 8 kantatoj
- muzikaĵoj por korusoj, por violono, por piano kaj tiel plu
- libro pri Maurice Ravel (1959)
Fontoj
- Hungara Vikipedio