Regiono Mekko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emirlando Mekko)
Regiono Mekko
Administra regiono
province of Saudi Arabia [+]

LandoSauda Arabio

Koordinatoj22° N, 41° O (mapo)21.541Koordinatoj: 22° N, 41° O (mapo)
ĈefurboMekko
- koordinatoj22° N, 41° O (mapo)21.541Koordinatoj: 22° N, 41° O (mapo) [+]

Areo153 148 km² (15 314 800 ha)
Loĝantaro5 117 422 [+] (2011)

ISO 3166-2SA-02

Regiono Mekko (Tero)
Regiono Mekko (Tero)

Regiono Mekko (Sauda Arabio)
Regiono Mekko (Sauda Arabio)
DEC

Map
Regiono Mekko
Vikimedia Komunejo:  Makkah Province [+]
vdr

La regiono Mekko (arabe ‏مكة‎‎) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la okcidento de la lando, borde de la Ruĝa Maro, en historia regiono nomata Heĝazo.

Administra centro de la regiono estas la samnoma ĉefurbo Mekko, la plej Sankta Urbo de islamo, sed la laŭ nombro de loĝantoj plej granda urbo de la teritorio estas Ĝido, kaj aliaj gravaj urboj estas Taif kaj Kunfuda. La regiona areo ampleksas 153 128 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2010, en ĝi vivis 6 468 886 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas 42,24 loĝantoj po kvadrata kilometro.

La regiona teritorio dividiĝas en 12 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).