Emmanuelle Laborit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emmanuelle Laborit
Persona informo
Emmanuelle Laborit
Naskiĝo 18-an de oktobro 1971 (1971-10-18) (52-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Parencoj Henri Laborit vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • verkisto • aŭtobiografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emmanuelle Laborit, naskiĝinta la 18-an de oktobro 1971, estas franca aktorino kaj direktorino de la «International visual theatre».

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta surda, Emmanuelle Laborit estas nepino de la sciencisto Henri Laborit (1914-1995). Ŝi sepjaraĝa lernis la signolingvon kaj instruis ĝin al sia juna fratino kiu iĝas ŝia konfidenculino.

Antaŭ ol lerni la francan signolingvon, ŝi parolis nur al sia patrino: ili havis «umbilikan lingvon».

Ŝia aŭtobiografia libro Le Cri de la mouette (La Krio de la mevo) verkita en 1993, priskribis ŝiajn infan-memoraĵojn, ŝian malfacilan adoleskantecon kaj la komencon de ŝia vojirado al memstara plenkreskulo.

Ŝi ricevis la premion «Molière de la révélation théâtrale» (Molière de la teatra ekbrilo) en 1993, pro sia rolo en Les Enfants du Silence (La Infanoj de la Silento) adaptita de la samnoma usona teatraĵo verkita de Mark Medoff: ŝi estas la unua surda komediistino ricevinta en Francio tian premion. Ŝi iĝis ankaŭ ambasadorino pri la franca signolingvo en Francio. Ŝi estas membro de la patron-komitato de la « franca Kunordigo por la Jardeko » de Pac- kaj Senperforta kulturo.

De longe membro de la IVT (International Visual Theatre[1], teatra kompanio specialiĝinta en lingva kaj pedagogia esplorado rilata al signolingvo), Emmanuelle Laborit postvenis ĝian direktoro-fondinton Alfredo Corrado kiel estro de la teatro en 2003. Post longaj nestabilaj jaroj, la centro estas loĝigita de januaro 2007 en la Cité Chaptal, en la naŭa pariza arondismento. Ĝi malfermiĝis per prezentadoj de «Reĝo Lear» en kiu Emmanuelle Laborit enpersonigas Cordelia.

Ŝi naskis filon en 2007.

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-29. Alirita 2010-02-05.