Enboteligado de la vinfaristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enboteligado de la vinfaristo, enboteligado de la vinproduktantopropra enboteligado estas esprimoj el la vinkultivado. Ĝi signifas ke ĉiuj utiligataj vinberoj estas kultivataj, elpremitaj kaj vinigitaj kaj enboteligita de la sama entrepreno. La termino rajtas ankaŭ porti vinojn, kiuj estas faritaj de vinkooperativoj, se la beroj venas nur de la kooperativanoj. Ekzemple en Germanio la vinregularo de la 9a de majo 1995 difinas la terminon en §38 alineo (4). [1]

Nacilingvaj esprimoj estas: en la germana: Erzeugerabfüllung, en la franca. Mis en bouteille au Château, Mis en bouteille au domaine, Mis en bouteille à la propriétéMise d'origine; en la itala: Imbottigliato all'origine, en la Imbottigliato dal viticoltore kaj Imbottigliato dall’azienda agricola, en la hispana: Embotellado en origen kaj en la angla: Estate bottled. [2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la mezo de la 20a jarcento la vinkultivistoj vendas sian vinon en bareloj al vinkomercistoj, kiuj enboteligas la vinon. Ili do estas laŭ la vinjuro enboteligistoj. En la praktiko ofte okazas manipuladon, fasigadon de la vino (kapvorto:miksaĉado). Barono Philippe de Rothschild [3] en la 1920aj jaroj enkondukis kiel unua por sia vinbieno Château Mouton-Rothschild en Pauillac apud Bordozo la esprimon „enboteligado de la viproduktanto“. La aliaj bienoj sekvis tiun ekzemplon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Weinverordnung 9. Mai 1995 (PDF-Datei; 206 kB)
  2. Übergeordnet geregelt in der Verordnung (EG) Nr. 607/2009 Art. 56 und darauf aufbauenden nationalen Gesetzen. In Italien z.B. Ministerialdekret vom 23. Dezember 2009 Art. 3
  3. Siehe bei Rothschild unter dem Abschnitt „Weitere Rothschilds“