Endre Dudich (zoologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Endre DUDICH [dudiĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dudich Endre estis hungara zoologo, biologo, hidrologo, entomologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis Endre Dudich.

Endre Dudich dum laboro

Endre Dudich naskiĝis la 20-an de marto 1895 en Hungario, en Nagysalló (nuntempa Tekovské Lužany en Slovakio). Li mortis la 5-an de februaro 1971 en Budapeŝto.

Biografio

Endre Dudich frekventis universitaton en Budapeŝto, sed li pli frue batalis en la 1-a mondmilito. En 1922 li doktoriĝis en Szeged kie li eklaboris en la universitato en 1925. Li fondis societon pri kavernistoj en 1926, instituton zoologian en Budapeŝto en 1934, kie li ĝismorte laboris. Li okupiĝis precipe pri skaraboj kaj kavernoj. Li ricevis premion Kossuth en 1957.

Fontoj